K. Kalocsay kaj G. Waringhien

Korespondaĵoj

English

K. KalocsayTiu ĉi projekto celas elektronikigi la korespondaĵon inter la du elstaraj esperantistoj kaj esperantologoj K. Kalocsay (1911-1976) kaj G. Waringhien (1901-1991). La entajpaĵoj estu sciencnivelaj, t.e. ni provos kiom eble plej fidele reprezenti ĉiujn aspektojn de la originalaĵoj, inkluzive mistajpaĵojn, forigojn, manskribitajn aldonaĵojn, k.s. La dosieraro estu modelo de elektronika redaktado por la filologio ankaŭ en aliaj lingvoj. Ĝi estu fonto por ekz. tre preciza pristudado de la lingvouzo.

Rezulto de la projekto estos senpage alirebla (kaj traserĉebla) TTT-ejo kun ĉiuj dokumentoj. Krom tio, ni ankaŭ volas eldoni antologion por la literaturemuloj, libroforme aŭ elektronike. István Ertl redaktas kaj organizas la projekton; Marc van Oostendorp respondecas pri la teknikaj detaloj.

G. WaringhienChi tie vi trovas la instrukciojn por la entajpontoj (dosiero en PDF-formato, legebla per la programa Adobe Acrobat) kaj kelkajn ekzemplojn de jam entajpitaj leteroj.

Vi trovos ke la ĉi lastaj estas ne tre facile legeblaj. Tial mi produktis ankaŭ ekzemplon de la tekstdosieroj tiaj kiaj ili estu en la 'definitiva' TTT-ejo. Klaku sur 'Studu', kaj vi trovos fidelan reprezentaĵon de la dosiero; klaku sur 'legu', kaj vi trovos version por plezure legi.

Marc van Oostendorp