Rakonti la historion de Esperanto

Marc van Oostendorp

Verkita por Heroldo de Esperanto, decembro 2005

Krom multaj aliaj aferoj, la historio de Esperanto estas rakonto; kaj ĝi estas rakontinda ankaŭ al tiuj kiuj ne parolas la lingvon. Ankaŭ tiu publiko kapablas ĝui la buntan vicon da tiel diversaj homoj kiel Lejzer kaj Lidja Zamenhof, Edmond Privat, Andreo Cseh, E. Lanti kaj Ivo Lapenna. Ili povas vidi en tio fascinan spektron kiu respegulas la 'grandan' historion de la Eŭropa 20a jarcento en pli malgranda formato. Ili povas lerni de ĝi pri homaj idealoj, pri obstino kaj pri la senĉesa ĝeno de nenecesaj kvereletoj.

Jen kial mi verkis mian libron 'Een wereldtaal' — nederlanda titolo kiu samtempe signifas 'monda lingvo' kaj 'bonega lingvo' — kaj jen kial mi dum la lastaj jaroj donis kelkajn prelegojn pri tiu historio al neesperantista publiko; lastafoje en la Sindikato Museo en Amsterdamo, la 27an de novembro 2005, kaj antaŭ tio inter alie en la programo Aliaj Tempoj en la nederlanda nacia televido.

Ekzistas multaj homoj kiujn interesas la historio de nia lingvo. Ja ankaŭ estas amuze aŭdi kiom suprizis Lidjan Zamenhof la vendado de uzitaj aŭtomobiloj en Usono, estas korŝire legi kiel Lanti mortigis sin, estas nekompreneble kiel la juna Lejzer Zamenhof sen multe da mono au da influo sukcesis ene de kelkaj jaroj trovi lernantojn de sia lingvo. Por tio oni ne bezonas esti konvinkita de iun ajn ideon, ĉu interna aŭ ne, oni ne bezonas paroli Esperanton, oni nur bezonas interesiĝi pri la homa raso.

Bedaŭrinde, al tiaj homoj ni ne multon donas. Ekzistas nur tre kelkaj historiaj verkoj kiuj celas rekte ilin. Oni ne kredu ke ili ne rekonas propagandon, ech se kaŝitan. Ili ne volas aŭdi nian rakonton por poste decidi ke ili volas aliĝi al la loka Esperanto-klubo. Aliflanke, ankaŭ ne multe interesas ilin la senmitigo de la historio, ĉar ili ne konas la mitojn. Sed ili ankaŭ havas rajton pri la kono de tiu rakonto multfaceta, ĉar ĝi estas parteto de la historio de la tuta homaro.