Loĝi en homaj lingvoj

Marc van Oostendorp

(Recenzo de la libro de Probal Dasgupto, por la revuo Esperanto, novembro 2011)

Marc van Oostendorp


Interesa tradicio de Universala Esperanto-Asocio estas ke preskaŭ ĉiuj ĝiaj prezidantoj estis intelektuloj. Ili ne nur stiris mezgrandan, multfacetan internacian asocion, sed preskaŭ ĉiuj ankaŭ verkis librojn, kaj pensis pri gravaj intelektaj demandoj de la movado kaj de la internacia vivo. Multaj profesie estis universitataj profesoroj, multaj havis ankaŭ literaturajn intereson kaj ambicion.

La nuna prezidanto, Probal Dasgupta, firme staras en tiu tradicio. Li studis lingvistikon en Usono, kaj jam de multaj jaroj profesoro en tiu fako en sia hejmlando, Barato. Li aktivis en la Esperanto-movado, kiel tradukanto, pensanto, politikisto, kaj en multaj aliaj roloj. Kaj nun li jam de kelkaj jaroj prezidas la plej grandan Esperanto-organizaĵon en la mondo.

Neŭtrala formo

En sia Loĝi en homaj lingvoj. La subtancisma perspektivo, Dasgupta prezentas pli-malpli koheran argumenton pri siaj lingvistikaj kaj aliaj prilingvaj ideoj en longa, libroforma eseo. La argumento estas "pli-mapli" kohera ĝuste ĉar ĝi estas eseo: verkante la aŭtoro pripensadas siajn eldiraĵojn, por tiel diri en diskuto kun la leganto.

Por Dasgupta, lingvo estas ĉiam intime ligita kun literatura tradicio — kio inkluzivas la bu┼Łajn tradiciojn de senskribaj popoloj. Ĉiu vorto kiun mi elparolas, ligiĝas kun miloj da ligiloj al aliaj vortoj, kaj al aliaj ideoj ie esprimita en la literaturo de mia lingvo. Neniu vorto estas neŭtrala aŭ memstara; ĉiu frazo estas kontribuaĵo al la literaturaĵaro.

Mi trovas tiun ideon originala kaj tre interesa. Ĝi ankaŭ estas unika en la lingvistiko, almenaŭ en la influa formala skolo de Noam Chomsky — Dasgupta siatempe verkis disertacion en tiu skolo kaj ankoraŭ ĉiam montras simpation por ĝi. Sed li ankaŭ kredas ke ĝi estas tro simplisma, ĉar ĝi asertas ke oni povas pristudi lingvon ekster sia literaturo, ke ekzistas iu 'neŭtrala' formo de lingvo kiu prezentas 'neŭtralan' vidpunkto sur la mondo — tro ofte tiu 'neŭtrala' vidpunkto estas tiu de la imperiismaj fortoj.

Ekzemplo-starige

Alia diferenco inter Dasgupta kaj liaj lingvistaj gekolegoj estas ke Dasgupta multe pli serioze traktas Esperanton. Laŭ li, la lingvo, kaj pli specife la lingvo-komunumo prezentas al la homaro modelon de intertraktado inter lingvoj kaj, tial, inter literaturoj. Esperantistoj havas pli ol jarcentan tradicion de diskutade krei ponton inter unu literaturo kaj alia.

Unu celo de Dasgupta kun la Esperanta versio de tiu ĉi libro — Dasgupta ankaŭ publikigis anglalingvan version en kiu tiuj partoj bedaŭrinde mankas — estas denove difini la signifon de Esperanto kaj de esti esperantisto. Tiuj partoj de la libro estas tre interesaj. Li ekzemple parolas pri la maniero kiun elektis tradicie la esperantistaro konvinki la eksteran mondon, montrante kiel funkcius kaj funkcias alternativo. Dasgupta nomas tion 'agema najbarado': "Ekzemplo-starige, vi diras al unuj najbaroj, 'Mi havas la impreson, ke pri tiu ĉi punkto mi povas fari ion, kio helpos vin. Bonvolu permesi, ke mi proponu al vi tiun helpon', kaj viajn vortojn vi konkretigas per efektive helpaj faroj se tiu najbaro permesas [...] Kaj ekzemplo-konatige, al aliaj najbaroj, kiuj eble malnajbarece kondutas al vi aŭ eble almenaŭ ne kredas je via modelo, vi laŭeble videbligas ĉi-tiun pozitivan dinamiko-skemon kun la espero, ke ili finfine notos ĝian dezirindecon kaj komencos sekvi vian ekzemplon." Dasgupta ankaŭ notas la similecon inter tiu esperantista sinteno kaj la ideoj de Robindronath Tagor kaj Mahatma Gandhi.

Feliĉa

Tiu citaĵo donas reprezentan ideon de la stilo de Dasgupta en tiu ĉi libro. Kelkaj esperantistoj timas la aŭtoron pro la denseco de lia lingvaĵo. Certe, tiu ĉi libro ne estas por komencantoj, sed la ideoj pri kiu parolas Dasgupta ankaŭ ne estas simplaj. Estus interese kompari kun la koncepto de lingvo en Loĝi en homaj lingvoj kun tiu de tiu alia granda libro pri lingo de prezidanto de UEA: Retoriko de Ivo Lapenna. Por la juristo Lapenna, lingvo estis ĉefe ilo por konvinki la aliulon; lia stilo estas tial klara kaj konvinkiva. Por la lingvisto Dasgupta, lingvo estas ilo por literature krei pontojn; lia lingvaĵo estas literaturema kaj kreiva. Por la leganto kiu sekvas lin, ankaŭ li tamen estas tute klara.

Kiel Dasgupta, mi estas profesia lingvisto. Por mi, Loĝi en homaj lingvoj estas la prilingva libro de la jaro 2011. Ĝi estas tiom riĉa de novaj ideoj, la leganto tiom intime konatiĝas kun nova maniero pensi pri lingvoj kaj lingvo, kaj estas tiom da ĝuendaj frazoj kaj ideoj en ĝi, ke mi sentas feliĉa ke mi povas legi Esperanton. Feliĉa ankaŭ estas UEA ke en siaj rondoj ĝi ankoraŭ ĉiam havas intelektulojn de tia kvalito.