Tajpanto: Marc van Oostendorp, mvo Dato de fintajpado: 30.XII.1998 Noto: 31/X/30 Tre kara kolego!$ Dum la tempo, kiu pasis de mia respondo al vi, mi ree kaj ree pripensis la aferon de la "deksilabo". Multfoje mi s^san^gis mian opinion. ^Ci tiu malkonstanteco nepre devenas de tio, ke por mia privata bezono la problemo propre ne ekzistas. Nome mi tute ne sentas la neceson de la cezuro en ^ci tiu verso. Mi klopodis tamen solvi ^ci tiun al mi fremdan problemon, ^car mi ne volis, ke miaj tradukoj el la franca lingvo estu ^guste nedigesteblaj ^guste por francaj oreloj.$ La aferon komplikas anka^u tiu cirkonstanco, ke la deksilaba verso estas tute internacia versformo. Kaj la franca "deksilabo" propre ne estas ia speciala franca skemo, sole franca varianto, e^c ne varianto, sole adapto de ^ci tiu internacia skemo.$ ^Car krom la itala kaj hispana deksilabo, kiun vi citis, ^ci tiu versformo estas ja uzata en la t.n. blanka verso de Shakespeare, en la Ifigenio de Goethe, en la tragedioj de Schiller, do ^gi floras abunde en la angla kaj germana poezio. ^Ci tion vi ja certe scias.$ Kial mi rimarkigas do pri ^ci tio? ^Car la germanon kaj angloj tradukas la francan deksilabon per siaj deksilaboj. Anka^u ni hungaroj uzas en niajn francaj poemtradukoj ^ci tiun deksilabon. Sekve - ni atendas anka^u en Esperanto la saman versformon, tio estas kvin sinsekvajn, seninterrompajn jambojn.$ Konsiderinte ^cion ^ci, mi nun jam povas akcepti nek vian pro<->ponon, nek - mian propran, skribitan en mia lasta al vi. ^Car ja, kiel mi jam diris, la francaj poemtradukoj pre estas destinitaj precipe por nefrancoj, ilin do oni nepre ne licas konfuzi per formoj, kiuj al ili estas tute fremdaj.$ ^Car tiu anapesta ekkuro, kiun vi menciis en via letero, trovi^gas ofte en la germana poezio en kelkaj mallongaj lirikaj poemoj (Heine, Goethe), kie tute ne ekzistas strikta skemo, sed en severaj formoj (soneto), en longaj poemoj (tragedioj, Komedio de Dante), ^gi estas tute netolerebla.$ Kiel helpi do?$ Unue: oni devas konservi la kvin sinsekvajn jambojn.$ Due, por ne ^soki la francajn orelojn, oni devas konservi anka^u la cezuron. Sed kie?$ La cezuro post la tria jambo, jen estas la ideala solvo. Sed ^car Esperanto ne estas finakcenta lingvo, kaj apena^u havas unusilabajn vortojn akcentitajn, tio ^ci estas ekstreme malfacila.$ Sed jen alia solvo:$ Vi diras, ke la hungara deksilabo:$ Eta domo/^ce Danubo granda$ havas tute la muzikon de la franca deksilabo. Sed se tiel do oni ne devas nepre insisti pri la finakcento anta^u la cezuro, kial oni ne povus meti la cezuron inter la du silabojn de la kvara jambo, dirante:$ Kaj sInjorIno / blOnda, nIgr-ikUla,$ En vEst' malnOva / sUrbalkOne flOras,$ KIun en Ia / dUa vIv' nebUla$ Mi Eble kOnis / kAj nun mI memOras.$ La unua hemistiko havas du, la dua havas tri akcentajn silabojn. Per tio oni havas la nesimetriecon de la du hemistikoj. Tio, ke la franca deksilabo estas aleksandro senigita je la unua jambo, estas nur teoria konsidero, la^u mia opinio ^gi do ne devas ^geni nin en la fikso de la deksilabo; multe pli gravaj ^sajnas al mi la supre aluditaj principoj de internacieco.$ Kaj e^c, eble oni povus permesi, ke la cezuro sekvu senpere la trian jambon, la cezuro do estu alterne post la tria jambo, kaj post la unua silabo de la kvara jambo, jene:$ Kaj sinjorin' / blondhara, nigr-okula,$ Sur la balkon' / en vest' malnova floras,$ Kiun en viv' / alia kaj nebula$ Mi eble konis / kaj nun mi memoras.$ La regulo do estus, ke la cezuro devas trovi^gi inter la dua kaj tria akcentoj.$ Mi opinias, ke ^ci tiu solvo estas akceptebla por franca orelo, se la hungara deksilabo estas akceptebla por ^gi. ^Car ^ci tiu solvo ja estas nenio alia, ol hungara deksilabo kun anta^u duontakto (la unuan trokeon anstat^uas amfibrak).$ Bonvolu do konsideri la supran skemon, kaj diri vian opinion pri ^gi m kaj anka^u pri tio, ^cu vi akceptas amba^u cezurlokojn, a^u nur la unuan?$ Pri la aleksandro do ni konsentas. Sole pri la nomo ne. ^Ci rilate mi provas defendi mian proponon.$ Franca aleksandro mi nomus la originalan formon, en kiu estas mmmmmmmm farita la nova traduko de la Juna Tarentanino. Por la plilongigita ske<->mo tamen la plej trafa nomo ^sajnas al mi la "nibelunga", a^u nibelungizita aleksandro, ^car tiun ^ci skemon karakterizas ^guste tio, kio la nian, nome la intermeto de senakscenta silabo inter la unuan kaj duan hemi<->stikojn. Tio, ke kelkfoje oni intermetas du senakcentajn silabojn, la^u mia opinio ne estas grava.$ Kaj pri tio, ke en la unua hemistiko la nibelunga verso havas kvar akcentojn, vi eraras. Mi skandas jene:$ Do wuohs in Niderlanden/ eins edelen küneges kint, a^u$ Di herren waren mitte / von arde hohe erborn,$ Mit chraft unmzzen chüne / di rechen üzerchorn...$ Kompreneble en la malnova poezio estas oftaj diver^goj de ^ci tiu skemo, sed la spino de la skemo estas tamen la ^ci supra formo.$ Stumblojn mi permesus nur en la dua hemistiko, en la unua oni rajtus fari nur la komencajn horjambojn. Kompreneble ^svebo povas ekzisti kie ajn. Tiu ^svebo estas ekzemple:$ Via teorio pri la malsama koncizeco de la lingvoj kaj pri la ^ci rilata fikso de versformoj en Esperanto, unuavide ^sajnas tre agrabla. Sed la^u mia opinio praktike ^gi apena^u estas utiligebla. Ekzemple la hungara lingvo estas iom pli konciza, ol la franca, do tradukante el ^gi oni devus havi ankora^u pli longajn versformojn. Kaj la angla lingvo ! kun siaj preska^u nuraj unusilabaj vortoj ! Mi ne konas vian metodon, sed la indekson anglo-esperantan mi taksas proksimume 1:2. Nu, ^cu oni povus meti dekjambojn anstata^u la kvinjamboj de Shakespeare?$ Anstata^u tiu neirebla vojo oni povas ser^ci aliajn solvojn. Tiaj estas:$ 1. La kiel eble pleja koncizigo de la poezia lingvo Esperanto, la plena eluzo de ^ciuj ebla^joj, kiuj sin ka^sas en la fleksebleco de la lingvo. ^Ci rilate multe oni povas lerni de Grabovsky, kiu, e^c se li ne estis granda poeto, certe estis majstra lingvoartisto kaj lia Tadeo estas vera trezorejo de koncizaj solvoj.$ 2. Versteknikaj koncizigoj. Tia estas precipe la "sensilabigo" de la vokalo i, anta^uiranta kaj postiranta vokalon. Oni skandas do: entuziasmo, blua ^cielo, vigla piedo ktp., kiel purajn trokeojn. Pura jambo estus: mmmmmmmmmmmmmmmmmmmmmmmmmm filin' de Ilmer'. Kompreneble tiu ^ci permeso validas nur, se la vokalo i estas senakcenta. Oni tamen ne devus diri entuzjasmo, ^cjelo, pjedo, sed rapidan, transmmmmm transglitan i.$ La^u mia prononcteorio la i-vokalo de la Tabelvortoj, kaj de la personaj pronomoj (mia, via) estas senakcenta. ^Ci tiun i oni do povus same transglitigi kaj skandi kvaza^u kja, ja, kjam, almena^u en la refleksaj (ne demandaj) formoj. Oni do skandus tiun verson el la Korvo:$ Revojn kjajn ne riskis revi mortema individu'...$ Mi ripetas, oni ne dirus kja, sed kia, kiel en la franca bien, rien.$ Tiajn transglitojn oni eble povus permesi anka^u ^ce aliaj, ne akcentaj vokaloj: kapreolo, granda eraro. Oni dirus iun el la vokaloj tiel xxrapide, transglite, kiel la vokalon u en a^u.$ ^Ci tiujn permesojn vere nenio kontra^udiras, krom la ^gisnuna kutimo. Sed la Esperanta verstekniko tute ne estas tiom voluinta, ke oni ^giajn le^gojn jam nun povus deklari definitivaj.$ Nelegebla mar^gena noto3. Pli, a^u malpli frue, oni nepre permesos al si anka^u la fakultati<->van elizion de la a-fina^jo. Jam Grabovsky diras: mult homoj, kelk tagoj. La adjektivoj tiaokaze ne havus apostrofon. Do bon (sen apostro<->fo, kun mallonga o) estus bona, bon' (kun apostrofo, kun longa o) estus bono. Dusilabaj radikoj havus la akcenton sur la anta^ulasta silabo de la radiko. Do sincer (sincer) estus "sincera", sincer' (sincer) estus "sincero".$ Oni certe havos multajn kontra^udirojn, eble e^c insultojn. Kvan<->kam ^ci tiu eliziado jam nun estas uzata ka^se, ^car la ofte mm ren<->kontebla kunfando de la adjektivo kaj substantivo (belhomo ktp.) estas nenio alia, ol maskita elizio. Skribante "bel homo" oni nur estos pli sincera.$ Oni povus limigi la permeson por la adjektivoj, kiuj estas radike adjektivaj. Oni do povus diri: bel homo (bela homo), sed ne: tim homo (tima homo).$ Provizore mi ne povis min ankora^u decidigi por ^ci tiu terura skismo. Sed nun mi tradukas anglajn poemojn, kaj ver^sajne mi estos devigata ekbatali kun la indignantoj.$ Mi kore dankas viajn rimarkojn, per kiuj vi fari^gis vera kun<->laboranto pri la franca parto de mia antologio. Mi pritraktos ilin la^uvice.$ Babilo. Dura vipo! Dankon pri la kura^gigo!$ Cindrigu la resta^jojn lasitajn de la bestoj.$ "Cindrigu" estas bonega! anstata^u "resta^joj" mi preferus "^sira^joj".$ La Balkono. "Maiîtresse" estas "malmola nukso". "Metreso" estus tre bonvena, precipe pro la rimo metresoj-karesoj. Sed! Metreso en ^ciuj lingvoj, transprenintaj ^ci tiun vorton el la franca, signifas sole konkubinon, pagatan amatinon, kaj se ni prenus ^gin kiel neologis<->mon, ^gi havos anka^u en Esperanto nur tiun ^ci signifon, ^car por ^giaj aliaj du signifoj ni ja havas la vortojn mastrino kaj majstrino. Pre<->ninte ^ci tiun vorton, ni do diras ion tute ne altan pri la virino, preska^u insulton, dum en la originalo, la^u mia sento, ^guste la divers<->senceco de la vorto havas fortan efekton. ^Cu oni ne povus diri: Majstr<->in' de ammajstrinoj, a^u pli "ideale": majstrin' de kormajstrinoj? Eble: estrin' de korestrinoj?$ La nuit... ktp.$ ^Cu al vi pla^cus: Densi^gis nokto kiel envia ka^skurteno...$ Envia estas kura^ga aldono, sed eble ne fu^sas la efekton. "Kiele" ne pla^cas al mi.$ m ^Car kien ser^ci viajn..........belojn...$ Mi ne komprenas la sencon de kien.$ Anstata^u "kis' kaj kis", kiu vere sonas seke, mi riskus la kura^gan ^ci lip-sur-lip' sen fin'.$ La ceterajn rimarkojn mi danke akceptas.$ La homo kaj la maro. En sin' de via bildo: estas vere pli bona. Vi ^gin ampleksas brake, okule... Embrasser havas ja anka^u la signifon: ampleksi, sed al mi pli pla^cas preni la vorton en ne metafora senco kaj diri eble:$ Vi ^gin brakumas brake, okule...$ La kunmeto: "brakumi okule" havas la saman belan efekton, kiel la originala: embrasser des yeux.$ Tiel ^jaluze gardas pri l' bonoj vi sekretaj... Al mi estas malpla^ca la intermeto de vi inter substantivo kaj ^gia epiteto. La^u mia opinio modernaj lingvoj apena^u toleras tiajn kirlitajn frazkonstruojn, kiajn oni trovas ekzemple en la latina lingvo. Kaj en la supra frazo oni certe miskomprenus la tekston, opiniante ke sekretaj rilatas al vi. Por ne ripeti la radikon sekret', oni povus eble diri:$ Vi amba^u estas same mallumaj kaj ka^semaj...$ La lasta verso tekstos, la^u via propono:$ Eternaj batalantoj, ho, senindulgaj fratoj!$ Invito por voja^go. Vi estas tute prava pri la ritmo, sed trokee mi fiaskis. La refrenversoj estas pli longaj, sed la^u mia sento tio ne donas malbonan efekton, ^ci tiu plilongeco iel bone ta^ugas al ^ci tiu resuma sentenco.$ La "malpreciza spiro" estus terura kunmeto. "Malpreciza" tute ne havas la esprimvaloron de "vague", kun sia ega longevo kaj mal<->agrable seka klarigadanta formo.$ La koro de Hjalmar. La haâche a fait sauter ses clous... ^Cu oni povus ^gin interpreti anka^u tiel kiel mi? La vorto ses ja povas rilati same al la vorto kiraso, kiel al la vorto hakilo. Kaj la vorteto et ^sajnigas, ke ^gi rilatas al la vorto hakilo. Sed vi certe havas motivojn por via opinio.$ Vaganto de dezertoj mmmmmmmm Vaganto de erikoj...$ Por tiuj lingvoj, en kiuj lm eriko estas nomata per alia radiko, via traduko ne havus efekton. Eble oni povas diri: Vaganto de la stepoj...$ Kun en bek' mia kor'... La du sinsekvaj prepozicioj min ne bone tu^sas kaj tiajn formojn mi neniam vidis de Zamenhof. Kial vi malaprobas: en bek' kun mia kor'?$ Kial ne pla^cas al vi: kornikvizitata? ^Ci tiu formo apartenas al tiuj koncizigoj, kiuj necesas por la poezia lingvo.$ La ceterajn rimarkojn danke mi utiligis.$ Super domo. Certe post urba bruo mankas la vorto estas. Sed oni tamen povas kompreni la sencon per la paralelo:$ Dio, Dio! la viv' - jen kia$ Simpla kvieto!$ L' urba bruo - nur melodia$ Milda mu^geto.$ Sed eble pli klara estus:$ L' urbo bruas - nur melodia$ Milda mu^geto.$ A^utuna kanto. Mi penos elimini la vorton "zigzagas", sed mi ne scias, ^cu mi sukcesos. Mi volis per ^gi traduki la vortojn deçà dela^agrave;...$ La folio. Mi tradukis ^gin parkere el memoro (mi lernis la poemon ankora^u kiel infano, apena^u sciante la sencon). Jen la nova traduko:$ Ho, folio kompatinda,$ De la tigo defalinta,$ Kien? mi - Mi ne scias mem.$ Falis kverk': mia subteno,$ Per ventega detruem'.$ Per kaprica blov' kaj treno$ La zefir', a^u vent' batala$ De nun pelos min ^gis sveno,$ De arbaro al ebeno,$ De montar' al kampo vala.$ Iros mi, la^u venta veno,$ Sen lamento... ktp.$ Latinaj tradukoj. Mi tre beda^uras, ke miajn tradukojn el la latina vi sentas malpli fluaj kaj facilaj. Mi vere ne povas klarigi la ka^uzon de ^ci tio: mi penis ja tiel konstrui la frazojn, ke ili fluu, kvaza^u bona prozo. Eble la kura^gaj "enjambement"-oj ^genis vin. Sed ili ja estas aparta^joj anka^u de la originaloj.$ En la traduko de la Taliarkus-odo, en la dua strofo vere pli fidela estas via solvo, sed mi dirus:$ Forpelu froston: ^jetu abunde al$ La fajro lignon! pli malavare nun$ Ver^sadu la kvarjaran vinon,$ Ho Taliarkus, el kru^c' Sabina.$ ^Ci tiu solvo ^sajnas al mi pli viva, ol la participa frazkonstruo. Kaj en la du lastaj versoj mia solvo estas pli glata, ol la via, ^car "Taliarkus kvarjaran vinon estas tro peza daktilo. Sed pri ^ci tio poste.$ Viajn rimarkojn pri la unua strofo (rigidigas anstata^u rigidi^gas) kaj pri la tarraduko Fors-Sorto, mi akceptas. Sed en la du lastaj strofoj mi insistas pri mia solvo, ^car la transporto de la frazo el la anta^u<->lasta en la lastan strofon tro pezigas la tekston. Kaj anstata^u "deziru" (pli fidela) ^sajnas al mi pli bone diri simple "viziti". Eble pla^cas vin tia solvo:$ Dum maljuneco splena forestas kaj$ Vi floras. Nun la Kampon vizitu kaj$ La placojn, ^guu dol^cajn flustrojn$ ^Cirka^u la nokto en hor' fiksita.$ Nun ^carmu vin la rido petola de$ Knabin' ka^sinta sin en angulo kaj$ Garnatiaj' rabita for de$ Brakoj, a^u ^sajne rezistaj fingroj.$ Al Barine$ Via solvo pri la unua strofo ne atentas la cezuron, kiu estas:$ -o -o -/oo -o -o$ Eble oni povus diri:$ Se pro romp' de jur' / ho Barine, foje$ Puno trafus vin/, se nigri^gus al vi$ Sola dent', a^u, nur/ via fingro sola$ I^gus malbela,$ La lasta strofo estus:$ Timas panjo kaj/ maljunul' avara$ Pro vi pri l' filet' /, junedzin' ^jusvirga$ Pri l'edz', ke lin/ via sor^ca logo$ Longe katenos.$ Al Chloe. Certe, la verson cititan de vi mi skandas la^u la askle<->piada skemo. Nome, en la klasikaj formoj mi sekvas aliajn principojn, ol en la modernaj.$ La^u mia opinio, dum en la modernaj formoj oni devas atenti sole pri la akcento, en la klasikaj formoj oni devas la^ueble konsideri anka^u la longecon de la silaboj. Almena^u, se oni volas fari versojn agrable fluajn. Tian severan atenton, kiel en la antikvaj poemoj, kompreneble oni ne povas doni al ^ci tiu principo, ^car tio estus ekstreme malfacila, sed almena^u tiom oni devas mmmmmmmmmm priklopodi, ke la ne akcentitaj silaboj en akcenta loko estu longaj, (ilin sekvu pli ol unu konsonanto) kaj la silaboj en senakcenta loko, e^c se ne mallongaj la^u la severa metriko, almena^u estu facile prononceblaj.$ Ekzemple:$ Ekfervoras jam/ pri la majstra labor' la abeloj...$ Jen la idealo! ^Ciu senakcenta silabo estas samtempe anka^u mallonga, ^car ^gin sekvas maksimume unu konsonanto.$ La unua piedo estas spondeo (--): la longecon de la dua silabo certigas la du konsonantoj rv.$ Sed ekzemple jen heksametro de Grabovsky:$ Malaperas riveroj, la maron bordoj sekigas...$ ^ci tie la spondeo Mala... estas tute malbona, ^car neniu silabo estas longa, oni do skandas neeviteble jene:$ oo- oo- oo- o- oo- o La verso: "li malsanigis la militistaron" tute ne efikas kiel heksametro, ^guste pro la malatento de la supraj principoj. Same:$ Skribu, ^car junulino parolas al sia amanto,$ En "skribu" u estas mallonga, ^gi do ne povas konsistigi spondeon, kaj oni vere estas en konfuzo, ^cu oni skandu la heksametron jene:$ -- -oo -oo, a^u jene: -oo -- -oo. Tiu ^ci konfuzo tute rompas la efekton de la verso, almena^u ^gian heksametro-efekton.$ (Mi nun ne parolas pri tio, ke en la supraj heksametroj mankas la cezuro.)$ Tiun ^ci principon, nome ke la spondeo estu longa amba^usilabe, mi nepre postulas. La alian aferon, pri la mallongeco de la senakcentaj silaboj oni ne povas rigore postuli, sed almena^u pri la facila prononcebleco oni devas atenti. Tial mmne pla^cas al mi la daktilo:$ Taliarkus kvarjaran... mmmmmmmm$ Nun vi jam komprenos, ke la^u miaj principoj la tute natura skando de "persekutas" estas: -o -o, kaj de "por rompi sova^ge" -/-oo -o.$ Por fini jam pri la versfarado, mi diras ankora^u nur, ke via teorio pri la akcesora, pure ritma akcentado de estas, kiam povas ja esti akceptata. Sed tiun akcentadon oni uzu nur dum la skandado de la poemo. Dum recitado, a^u deklamado oni simple diru la silabojn senakcente. Elprovu, ke tia kelkfoja ^svebo de la ritmo tute ne efikas malagrable, e^c, ^gi estas kvaza^u ripozo.$ Pri la vortaro. Mi ne povas venki mian antipation kontra^u la vortparo "fare de" Se oni volas eviti la neologismon "par", kiu estus tre bona, se ^gi ne tu^sus tro profunde la lingvon (en la okazo de ^gia alpreno oni devus ^gin ^ciam uzi post pasivo), prefere oni uzu la tute feli^ce faritan "deper".$ Esperi, ke ...u ^sajnas al mi nepre malbona. Anka^u via ekzempli ne konvinkis min. Mi sentas ^gin stranga. Oni devas diri: Li venu, mi esperas, ke li venos.$ Pri koncipi vi estas prava. Sed tamen, la ekzemplo estas erariga, ^car ^ciu pensas pri la koncipi^go de Kristo. En la dua eldono mi konsilus kompletigi la frazon: Maria estis senpeke koncip<->ita de sta Anna.$ Por edzi^gi al mi pledas pro la lingva logiko. Mi donas pomon, kiel man^ga^jon al Petro, la virino i^go edzino de Petro. Doni virinon kiel edzinon al iu, signifas: edzinigi virinon al iu. Doni sin, kiel edzon, a^u edzinon al iu, signifas: edzi^gi, a^u edz<->ini^gi al iu. Kaj geedzi^gi kun, ^car ili ne estos edzoj, nek edzinoj kune.$ ^Cu vi malpermesus uzi "kvaza^u" kiel adverbon. Oni do ne povus diri: mi estis kvaza^u ebria pro la ^gojo? Tio estus certe pezigo kaj plilongigo de la lingvo.$ Pri retro vi ^sajnus erari, ^car ^gi ja mem signifas "malanta^en." Mi retroiris, mi retrorigardis - ne signifas: mi iris, rigardis malanta^ue, sed malanta^uen. Anta^u mi iris mia amiko. Mi rigardis lin malanta^ue, kaj li retrorigardis al mi. Retroen do estas tute superflue plilongigita vorto. Retro Iru retro! - suf^cas, same kiel: iru for! Cetere oni devus uzi tiel aparte, la^u angal maniero, anka^u la ceterajn verbajn prefiksojn. Tio estus tre granda gajno en la poezio, ^car liverus kelkajn unusilabajn rim<->vortojn. Iru ek! Iru dis! Iru re! ^Cu ili ne pla^cas al vi?$ "Kropfon" mi vere ne ^satas. La^u mia opinio kropo estus la speco de stomako de birdoj, strumo (medicina vorto) estus la malsana ^svelo de la tireoida glando, kaj por ekstera po^so el simpla ha^uto estus sufi^ca la kunmetita vorto: brustsako.$ Vere, ke feli^co signifas etimologie la eksteran feli^con. Sed tio ne estas grava. Mi volis proponi fort la vorton fortuno pro tio, mmm ke oni pli kaj pli ofte nomas la eksteran feli^con "^sanco", kvankam ^sanco estas nur la ebla^jo (bona, a^u malbona). Beata estus feli^ca en religia senco: ^cielfeli^ca.$ Sed ree mi ne povas fini mian leteron. Mi klopodos.$ La Literatura Mondo vere ekiros en januaro. Mi sendas al vi ^ce<->metitan prospekton.$ Kore mi dankas pri via bela traduko. Sed mi esperas, ke vi ne koler<->os, se mi proponas al vi kelkajn ^san^gojn.$ En la unua strofo estus konsilinde pliproksimigo la "astrojn" al la Dioskuroj, ^car en Esperanto, kie oni devas multe zorgi mmm pri la lingva facileco, tio pliakcentus ilian kunrilaton. Samka^uze estus pli bone meti la pronomon li en la lastan mmmm verson. Jene:$ Ho, sendan^gere viaj pli helaj astroj gvidu,$ Brilantaj Dioskuroj, di-fratoj de Helena,$ Latinan la poeton, ke sub ^ciel' helena$ Li el lazur' maldroni Cikladojn orajn vidu.$ (A^u: Maldroni el lazur' li Cikladojn orajn vidu.)$ La parenteza solvo pli pla^cas al mi, ^car ^gia vortsekvo estas la plej matura.$ Duobligante spiron tre milde lin alridu$ Japiks', el ^ciuj ventoj de la mar' la plej serena,$ ^Sveligu per balzama blovet' la velon plena,$ Ke ^gis la fremda bordo la ^sipo flugrapidu!$ Tra la Arkipelago, ludejo de delfeno,$ Konduku la Mantuan Kantiston al haveno$ Feli^ce, ho Cignidoj, pruntante frat-radion!$ La ^sip' rompebla tenas ja mian kor-duonon,$ Kiu sur maro sankta, a^udinta Arionon,$ Al ter' de l' Dioj portas la grandan Vergilion.$ Bonvolu diri vian opinion pri ^ci tiuj ^san^getoj. Mi nepre volas presigi la poemon en la unua numero. Tial mi petas vian rapidan respondon, almena^u pri ^ci tiu poemo.$ Mi ankora^u signas, ke ree mi sendas al vi kelkajn tradukojn por bonvola trarigardo.$ Kaj nun mi adia^uas kun varma manpremo kaj plej koraj salutoj:$ Via sincere:$ K. Kalocsay$ P.S. La Cidon mi volonte trarigardos, kvankam mi ne ^satas viajn sepjambojn. Sed mi ne volas trudi mian ne^saton al vi. Plej bone estus, se vi havus kopion, en kiu mi povus fari miajn rimarkojn sur la mar^geno. ^Car tiel longan verkon oni ne povas pritrakti letere, oni devus skribi libron.$ A l H e l e n a .$ Ronsard$ Kiam vi tre maljunos, kaj ^ce la lum' kandela$ Vi apud fajro ^spinos kaj solvos la fadenon,$ Kantante miajn versojn, vi mire diros jenon:$ Ronsard min gloris iam, kiam mi estis bela.$ Ne estas servistino, kiun post dir' tiela,$ E^c se ^si duondorme ripozas tagan penon,$ Ne vekus mia nomo, kaj ^si ne dirus benon$ Al via nom': senmorta per mia la^ud fidela.$ Mi estos jam sub tero, fantom' senoste flirta,$ Trankvile mi ripozos sub densa ombro mirta,$ Kaj vi, maljunulino, kadranta ^ce l' fajruj',$ Beda^uros amon mian, mal^saton vian plende.$ Ho, kredu do min, vivu, je l' morga^u neatende,$ Rikoltu vivorozojn jam nun, hodia^u, tuj!$ A l M a r i a .$ Maria, do levi^gu, vi estas malviglema.$ Jam la ala^udo gaja en alto trile sonis,$ Kaj inter la arbustoj dol^cvo^ce jam kanzonis$ La najtingal' kun sia lamento am-^cagrena.$ Do venu, por rigardi pri l'herbo perloplena,$ Kaj pri l' rozujo bela, kiun bur^gonoj kronis,$ Kaj pri l' diantoj karaj, al kiuj akvon donis$ Hiera^u, vesperhore, maneto zorge pena.$ Vespere, de l' ku^si^go, ja sonis ^juro via,$ Ke ^ci matene ol mi veki^gos vi pli frue,$ Sed tenas son^g' a^urore al la knabin' gracia$ L' okulojn ringumitajn sub dol^ca dormo plue.$ Mi tial kisas ilin kaj bruston blankan, jene,$ Centfoje, ke vi lernu levi^gi frumatene.$ Ver^sajne tie ^ci malestas pa^gon kun tradukoj de poemoj 'Feli^ca estas' kaj 'Feli^ca kiu kiel'