Resumo de la projekto

La ĉi tie prezentata projekto, la Projekto ÎNeighbourâ, estas iniciato de la Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en la Eŭropa Unio. Tiu ĉi laborgrupo regule kunvenadas en Bruselo (Belgio) kaj konsistas el oficistoj laborantajĉe instancoj de lâ Eŭropa Unio (inter kiuj interpretistoj kaj tradukistoj), personoj profesie aktivaj en diversaj sektoroj de la socia vivo, specialistoj pri instruado kaj interesatoj pri lingvoj kaj ties instruado. Fininte la preparajn laborojn, la laborgrupo transdonis la projekton al la Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Fakultato pri Letroj de lâ Universtitato de Amsterdamo (Nederlando).

La amsterdama Katedro, tiel same kiel la eŭropa Laborgrupo, atentadas pri ĉiuj aspektoj kaj eblaj solvoj de lâ lingvoproblemo kaj esploras ankaŭ, kian rolon povas plenumi help- aŭ planlingvoj, kiel Esperanto.

En la Projekto ÎNeighbourâ temas pri pli limigita uzado de Esperanto, ol kiel oni kutime imagas aŭ proponas por planlinvo, nome kiel sukcesa lernilo por la efika akirado de Îfremdajâ lingvoj eŭropaj fare de la junaj civitanoj en la landoj de lâ Eŭropa Unio.

En la scienca literaturo de tempo al tempo aperas ja la tezo, ke la lernadon de la unua fremda lingvo Înaturaâ, t.e. etna, multe faciligas kaj rapidigas la prelimina, t.e. antaŭa kaj prepara, lernado de relative simpla modellingvo. Oni nomas tion la propedeŭtika valoro de planlingvoj. En la pasinteco okazigitaj eksperimentoj kaj spertoj de instruistoj indikas ion tian. Pristudado de la linvoproblemo kaj (re)serĉado por ties solvoj postulas esploradon pli detalan kaj la scienscan elprovadon de tia grava tezo.

La Projekto ÎNeighbourâ estas propono por efektivigi tiun elprovadon sub strikte scienca kontrolo. Se oni per -- laŭeble grandskala -- esplorprojekto en Eŭropo efektive povos pruvi , ke la propedeŭtika valoro supozata kajĉi tie tezita havas realan bazon, prezentiĝos diversaj novaj perspektivoj. Tio signifos, ke la lernado de fremda lingvo etna estas (senbezone) bremsata per propraĵoj aŭ faktoroj tipaj por la plej multaj lingvoj etnaj, kiujn la modellingvo ne havas; aŭ/kaj, ke la modellingvon karakterizas ecoj, kiujn aliaj lingvoj malhavas.

Unu el la konkludoj de tia esplorprojekto povos esti ankaŭ, ke lernantoj de fremda lingvo emas senkuraĝiĝi, se ili estas tro rapide konfrontataj kun la historie kreskintaj apartaĵoj de lingvoj etnaj. En la gramatikoscienco oni distingas inter la periferio kaj la kerno (de lâ gramatiko) de lingvo. La periferio de lingvo formiĝas per la historie kreskintaj akcesoraĵoj aŭ Îsedimentoâ. Kompare al tio, la kerno estas Îrelativeâ pura parto kaj preskaŭ universala por ĉiuj lingvoj homaj; diferencoj inter lingvoj en la kernogramatikoĉiam esprimiĝas per klaraj elektoj por unu disde la alia eblo.

Evidente ankaŭ Esperanto faras siajn elektojn en la kernogramatiko, sed kio vere elstarigas la lingvon estas tio, ke ĝi apenaŭ havas periferion. La historia kreskaĵo ja minimumas pro du kaŭzoj: unue, la lingvo ekzistas nur iom pli ol 110 jarojn, kio estas tre mallonga periodo por lingvo; due, daŭre la lingvo estas lernata ĉefe de homoj, por kiuj ĝi ne estas denaska lingvo, sed dua aŭ plia lingvo, kio draste malrapidigas eventualajn þanĝoprocezojn. Krome, la lingvo evoluadas ekde la komenco rekte en internacia areno (medio). Tial eventualaj þanĝiĝoj ne facile ekas pro kapricoj kaj apartaĵoj de unu aŭ alia difinita gento.

La Projekto ÎNeighbourâ povos instrui nin, ĉu estas pli sencohave por lingvoakiranto unue ekkompreni, kiel funkcias la kernogramatiko de alia lingvo ol la propra, sen tuj esti konfrontata kun la periferio. ĉar, lernante modellingvon, oni okupiĝas nur pri ĉefaĵoj, oni povos, ĉe lâ akirado de fremdaj lingvoj etnaj, pli bone distingi laĉefaĵojn disde la akcesoraĵoj.

Se la ĉi tie ponita tezo montriĝosĝusta, la realigado de lâ eŭropa strebado por lerni almenaŭ du fremdajn lingvojn apud la denaska, efektive povos alproksmiĝi.

La projekto devos esti kunfinancata per fondusoj en la diversaj landoj. La Programo ÎSokratesâ de lâ Eŭropa Unio establas bonan kadron, en kiuĉi tiu projektpropono sur eŭropa nivelo povos esti financata kaj plenumata.

Ni estu tute klaraj, por la Laborgrupo kaj same ankaŭ por la Universitato ne aktualas nun la demando, ĉu lingvo kiel Esperanto povus esti enkondukita kiel internacia helplingvo apud la propra lingvo.Solvo tia certe diskutindas, sed. laĉi tie proponata esplorado celas nenion alian ol esplori, en kiu maniero simplaj lingvomodeloj povas plenumi rolon en Eŭropo multlingva.

Marc van Oostendorp, projektestro

(Profesoro pri Interlingvistiko kaj Esperanto
ĉe la Universitato de Amsterdamo)


[Malantaŭen][Enhavo][Antaŭen]