Priskribo de la projekto

3.1 Historia fono

La projekto estas bazita sur didaktikaj teorioj, unuakoncepte proponitaj en la sesdekaj kaj la fruaj sepdekaj jaroj kaj poste plu evoluigataj, kiuj jam plurfoje kondukis al eksperimentoj en diversaj landoj, inter kiuj Italio, Slovenio, Aŭstrio kaj Germanio. Iuj el tiuj eksperimentoj ankoraŭ daŭras aŭ estas antaŭ ne longe komencitaj.

3.2 Tri principoj de la lingvomodelo

Tri principoj distingeblas por karakterizi didakte oportunan modelon: simpleco, reguleco kaj klareco. Ili formulas la kondiĉojn, kiujn ĉiu ajn lingvosistemo devas plenumi por keĝi povu funkcii kiel lingvomodelo, kaj do tiel esti uzebla modellingvo por la lingvo-orientada instruado de fremdaj lingvoj etnaj.

3.2.1 Simpleco

Simpleco ĉi tie signifas, ke la lingvomodelo ne prezentas konfuzajn akcesoraĵojn, kiuj delogas la atenton for de la esenco. Tute ne simpla en multaj lingvoj eŭropaj estas ekzemple la konjugado de la verbo. En la germana, la angla kaj la franca (kaj en la plej multaj aliaj lingvoj eŭropaj) ekstreme malregula estas la konjugado de ĝuste la verboj plej oftaj, kiel ekzemple esti:

Germana

Angla

Franca

Esperanto

ich bin

I am

je suis

mi estas

du bist

you are

tu es

vi estas

er/sie/es ist

he/she/it is

il/elle/ça est

li/ŝi/ĝi estas

wir sind

we are

nous sommes

ni estas

ihr seid

you are

vous êtes

vi estas

sie sind

they are

ils/elles sont

ili estas

Krome, tiu malreguleco estas Îsuperfluaâ: kiu persono estas la subjekto de la frazo, ja estas jam esprimita de la pronomo persona (ich, du k.t.p.). Jen tipa ekzemplo de la historie kreskintaj apartaĵoj de lingvoj etnaj. Pro tio, ke temas pri la plej oftaj verboj, lingvolernanto ne povas ignori ilin: neniel eblas uzi lingvon, de kiu oni centran vorton kiel esti ne konas. Konsekvence, lernanto devas jam en la komenco investi multan tempon en la senkuraĝiga parkerado de malregulaj (verbo)formoj. Ne malgrandas laŝanco, ke la lernanto pro tio perdas la travidon sur/al la esenco de la fremda lingvo.

Estus pli bone, se la lernanto povus lerni lingvosistemon, en kiu li ja klare vidas regulecon (de kiu li ja tuj kaj nemiskompreneble ekkonas (povas ekkoni) la regulecon/sistemecon. Tiam la lernado de malfacilaj formoj esceptaj en la lingvoj etnaj povus esti rezervita por pli malfrua stadio, kiam la lernanto jam komprenas la utilon kaj la plezuron de la akirado de fremdaj lingvoj.

Ankaŭ la ortografio estas stumblilo nemaltrafebla (ne preterirebla) en multegaj lingvoj. Lernantoj devas ekregi la lingvon skribe tiel same, kiel parole. Por la plej multaj lingvoj tio signifas, ke la lernanto devas samtempe lerni du sistemojn: la ortografion kaj la prononcadon. Por la plej multaj vortoj en la lingvoj eŭropaj, ne precize dedukteblas el la ortografio, kiel elparoli ilin, nek konkludeblas kiel literumi ilin el la plej klara pronocado. Skribo kaj sonsistemo enĉi tiuj lingvoj tre diverĝadis tra la jarcentoj. La logiko aŭ sistemecon malantaŭ tiaj disevoluoj estas por lingvolernanto apenaŭ aŭ tute ne plu spurebla.

La samtempa akirado de du tiel diverĝaj sistemoj unu apud la alia, signifas ankaŭ ĉi tie grandan kromŝarĝon por la koncentriĝo kaj motiviĝo de la lernanto. Jam en la plej frrua stadio de la lernado de fremda lingvo, li vidas sin konfrontita kunĝangalo da detaloj, en kiu malfacilas ektrovi la vojon, kaj kiu forbaras al li la vidon de la propra/vera lingvosistemo.

ĝuste en tiu ĉi frua stadio preferindas lingvosistemo, en kiu ortografio kaj prononcado ne diverĝas, sed kongruas. Esperanto, estante planlingvo, prezentas tian sistemon. En tiu ĉi lingvo la literumado estas fonologia: ĉiu unuopa litero reprezentas precize unu lingvan sonon difinitan (fonemon), senkonsidere en kiu ajn porzicio ĝi troviĝas; kaj ĉiu lingva sono distingenda estas ĉiam same literumata. Tiel unue lernendas nur unu homogena sistemo kaj la lernanto ne distriĝas pro malregulaĵoj. Tiuj ja poste aŭtomate pritraktiĝosĉe dum la lernado de lingvoj etnaj.

3.2.2. Reguleco

Reguleco signifas, ke la lingvomodelo ne havas esceptojn. Tiam ne plu necesas fordediĉi atenton al ĉiaj esceptoj. ĉi supraj ekzemploj ja montris tion. Struktura malreguleco oftegas en la plej multaj lingvoj eŭropaj. Ekzemplo de tio ja estas ankaŭ la malregula pluraligo de substantivoj (angle: day -- days, sheep -- sheep, woman -- women; germane: Hund - Hunde, Hand - Hände, Land -- Länder; france: clou -- clous, oeil -- yeux). Ankaŭ ĉi tie validas la konstato, ke malbonŝance la plej malregulaj formoj apartenas al la plej ofte uzataj. ĝuste la substantivoj referencantaj al homoj kaj ĉiutagaĵoj havas pluralon neantaŭvideblan.Tion kaŭzas la fakto, ke la malregulaj formoj estas postrestaĵoj el pli fruaj, arĥaaj stadioj de lalingvo. La malnova, propre eksiĝinta maniero de vortformado tamen ja sukcesas escepte konserviĝi ĉe la plej oftaj vortoj, ĝuste ĉar ili estas tiel ofte uzataj. La konsekvenco estas, ke ĉiu, kiu lernas la lingvon kiel duan (aŭ plian) lingvon, devas ĝuste por tiujĉi arĥaikaĵoj krombalasti sian memoron.

Aliaj ekzemploj de malreguleco estas la neantaŭvidebla genro gramatika de substantivoj en lingvoj kiel la germana (die Sonne -- der Mond) aŭ la franca (le soleil -- la lune), kaj la formado de i.a. la preteritaj verboformoj. Por tion ilustri, jen kelkaj ekzemploj:

Germana

Angla

Franca

Esperanto

die Sonne

-- die Sonnen

the sun

-- the suns

le soleil

-- les soleils

la suno

-- la sunoj

der Mond

-- die Monde

the moon

-- the moons

la lune

-- les lunes

la luno

-- la lunoj

das Haus

-- die Häuser

the house

-- the houses

la maison

-- les maisons

la domo

-- la domoj

die Frau

-- die Frauen

the woman

-- the women

la femme

-- les femmes

la virino

-- la virinoj

das Auge

-- die Augen

the eye

-- the eyes

lâ oeil

-- les yeux

la okulo

-- la okuloj

er verliert

-- er verlor

he looses

-- he lost

il perd

-- il perdait

li perdas

-- li perdis

Sie bauen

-- Sie bauten

you build

-- you built

vous bâtissez

-- vous bâtissiez

vi konstruas

-- vi konstruis

Ankaŭ en tiuj ĉi kazoj temas ĉiam pri tute ĉiutagaj vortoj, do neniel preterireblaj ĉe la lernado de lingvo. Tiel la lernanto jam tuj ekde la plej frua komenco estas konfrontata kunŝajne senfina nombro da historiaj lingvosedimentoj. Laŭ nia hipotezo, tio malkuraĝigas la lernanton, malebligas la liberan rigardon sur la krucaj lingvofaktoj kaj tiel, sen ajna bezono, malrapidigas la procezon de lingvoakirado.

En planita modellingvo ne ekzistas tiaj problemoj. La substantivo en Esperanto ĉiam finiĝas per Îoâ kaj la pluralo formiĝas en ĉiuj okazoj per la aldono de Îjâ. Distingo laŭ gramatika genro ne ekzistas en Esperanto; seksa distingo do ankaŭ ne povas tiel esprimiĝi. Substantivoj indikantaj personon aŭ beston de femina sekso, formiĝas per la aldono de sufikso Îinâ antaŭ la substantiva finiĝo Îoâ. Ekzemple, apud viro (matura homo, ordinare (pro la kontrasto) maskla) formiĝas virino (matura homo femina). La verboformado estas plene regula: ĉiam oni indikas prezencon per la finiĝo Îasâ, la preteriton per la finiĝo Îisâ kaj la futuron per la finiĝo Îosâ.

3.2.3 Klareco

Klareco signifas la eblon pritrakti gramatikajn esencaĵojn, do la malfacilajn facetojn, unu disde la alia. Tiel la lernado okazas paŝo post paŝo. Malklariga faceto de lingvo estas ekzemple la kuniĝo de malsamaj informoj en unu neanalizebla formo (t.n. portemanteau- aŭ Îmantelportilaâ morfemo en la lingvistika terminologio).Tio troveblas ekzemple ĉe ofte uzataj verboj (angle: goes -- went; germane: geht -- ging; france: va -- allait). Tiuj ĉi formoj enhavas informojn pri la radik(al)o, la modo, la tenso, la persono kaj la nombro, tiel kuniĝintaj, ke eklernanto ne plu povas distingi la unuopajn informo-unuojn. Ankaŭ la Îmantelportilaâ morfemo estas la rezulto de longa historia evoluado: la franca formoj, ekzemple, trairis ĉiuj unuope propran evoluon disde/el la latina lingvo, kie ĝenerale ili estis ankoraŭ analizeblaj. (Cetere, tio ĉi ne signifas, ke la klasika latina tute ne havis tiajn historie kreskintajn apartaĵojn/akcesoraĵojn. Male, ja tiu lingvo jam trairis longan historion antaŭ olĝi estis ekskribita.)

En modellingvo ne estas bezonataj Îmantelportilajâ morfemoj. ĉiuj derivitaj formoj povas ja esti tute travidebla ĉi tie. En la Esperanta esprimo ni iris ekzemple, la vorteto (morfemo kaj leksemo) ni indikas al ni ke temas pri la unua persono plurala, la neŝanĝebla radiko (morfemo) ir indikas ke ni havas ĉi tie formon de la vorto (leksemo) kun la signifo (sememo) /iri/, kaj la finiĝo (morfemo) is indikas la preteriton. Tiel en Esperanto ĉiuj, do ankaŭ la plej ofte uzataj formoj estas plene regulaj kaj travideblaj. La kombino de simpleco, klareco kaj reguleco stimulas la lernemon kaj progresigas la pensadon logikan.ĝi donas al la lerninto de tia lingvosistemo avancon nesubtaksendan.

3.2.4 Sintakso kaj fonologio

Sintakso kaj fonologio: la antaŭaj ekzemploj estis preskaŭ ĉiuj prenitaj el la teorio pri la vortfarado aŭ morfologio. Sed tio neniel signifas, ke ne prezenteblas similaj rimarkoj pri la aliaj partoj de la gramatiko. Male, ankaŭ tie oni trovas en la lingvoj etnajĉiuspecajn ofendojn kontraŭ la principoj de simpleco, reguleco kaj klareco.

En la sintakso ni konsideru ekzemple la formadon de la sintagmo substantiva. Lernanto de la franca devas alproprigi al si komplikajn Îregulojnâ pri lâ ĝusta lokado de la adjektivo: un bon vin kontraŭ un homme intéressant. Por tiu lokado ne eblas formuli simplajn regulojn nemiskompreneblajn, kaj iu/ĉiu, kies denaska lingvo ne estas la franca, ne rapide ekhavos intuon pri tio. Do ankaŭ ĉe tiaj Îregulojâ ekzistas neniu alia solvo olĉion pene parkerigi.

ĉe la lernado de aliaj lingvoj renkonteblas aliaj, sed ne malpli gravaj problemoj. La germana havas malfacilan sistemon deklinacian, kie la artikolo, la adjektivo, kaj en iuj okazoj ankaŭ la substantivo adaptas sian formon al la ĉirkaŭaĵo. Plej ofte artikolo kaj adjektivo tion faras ankoraŭ en malsamaj manieroj: einer freundlichen Frau.

Certe ankaŭ fonologie la lingvoj etnaj estas multe tro postulemaj por la eklernanto. ĉi-kadre jam sufiĉas atentigi pri la problemo de la vortakcento. La germana kaj angla, ekzemple havas tre komplikajn sistemojn de akcentado, kie la vortakcento povas troviĝi sur preskaŭ ĉiu ajn silabo en la vorto (angle: sur la unua en personal, sur la dua en agenda, sur la tria en cerebellum, k.t.p.).

Ankaŭ ĉi tie la kaŭzo de la Îĥaosoâ estas klare historia: en pli fruaj tempoj ĝermanaj la akcento troviĝis en ĉiuj vortoj sur la unua silabo, sed i.a. pro la vasta transprenado de vortoj (inkluzive kun ties akcentoj) el la latina, poste el la franca kaj multaj aliaj lingvoj, la akcentado fariĝadis pli kaj pli malregula kaj netravidebla. Refoje validas ĉi tie la konstato, ke planita lingvo ne konas la ĝenon de tiaj apartaĵoj: en Esperanto la akcento troviĝas ĉiam sur la antaŭlasta silabo de la vorto.

3.3 Planita lingvomodelo

El la supre formulitaj kondiĉoj, kiujn devas plenumi la lingvomodelo por funkcii kiel uzebla modellingvo en la lingvo-orientada instruado de fremdaj lingvoj etnaj, sekvas ke nek la lingvoj etnaj, nek la latina povas iel konveni (por adekvate funkcii) kiel lingvo-orientada instrumaterialo en la kadro de la Projekto ÎNeighbourâ.

Lingvoj, kiuj estas samtempe simplaj, regulaj, kaj klaraj, kaj krome posedas mezureblecon fideblan, do lingvoj efektive uzeblaj por la projekto, fakte povas esti nur bone projektita aŭ planita lingvomodelo, t.n. planlingvo. Kaj vortare kaj gramatike nur planlingvo povas plenumi la kondiĉojn. La plej konata, plej bone pristudita kaj tutmonde plej vaste uzata el tiuj ĉi planlingvoj estas Esperanto. Teorie kaj praktike ĝi plenumas ĉiujn kondiĉojn. Kaj tial oni elprovadisĝin kiel modellingon en diversaj eksperimentoj.

3.4 Eksperimentoj en la tuta Eŭropo

La Projekto ÎNeighbourâ prezentas unikan ŝancon por priesplori tian lernoprocezon kaj la lernoavancon (-antaŭiĝon) el tio rezultantan plilarĝskale, nome en la tuta Eŭropo (do la landoj de la Eŭropa Unio kaj de la Konsilio de Eŭropo), ĉe lernantoj kun la plej malsamaj denaskaj lingvoj, naciaj aŭ regionaj. Krome, pli da lingvoj povas tiam servi kiel lernobjekto. Kadre de la planoj de la Eŭropa Unio kaj la Konsilio de Eŭropo por konstrui pontojn inter la diversaj kulturoj de la mediteranea regionaro, tute bone eblas starigi ampleksan reton de bazolernejaj klasoj, partoprenantaj en la projekto.

Pli frue okazigitaj eksperimentojĉefe rilatis al lernejanoj germanaj lernantaj la anglan, italaj lernantaj la francan, kaj slovenaj lernantaj la germanan. La Projekto ÎNeighbourâ ebligos multe pli da kombinaĵoj, pro kio la akiritaj rezultoj havos science kaj statistike pli altan gradon de fidebleco (fidindeco). Krome, en la novaj eksperimentoj iuj apartaĵoj (karakterizaĵoj) de la Paderborna Modelo estos forlasitaj (forigitaj). Speciale klopodendos por malebligi, ke la rezultoj estos plurinterpreteblaj. Tial la modellingvo Esperanto kaj la alia fremda lingvo estos instruataj per la t.n. rekta metodo.

Ĉe rekta metodo la instruisto ekde la unua momento ekskluzive la lingvon lernotan uzas en sia komunikado kun la lernantoj. La denaska lingvo de la lernantoj do ne estas uzata. Tiel la lernanto estas mergita en la lernota lingvo kaj la akirprocezo de lingvo denaska estas kiel eble plej simulata/imitata. Konceptoj gramatikaj ne estas eksplicite uzataj en tiu metodo. La lernanto mem sorbu la lingvon, asimilu la meĥanismojn strukturajn de la lingvo kaj tiel disvolvu laĝustajn intuojn gramatikajn.

Rekta metodo havas du avantaĝojn por la eksperimentoj. Unue, ĝi estas tute sendependa de la denaska(j) lingvo(j) de la lernantoj kaj la instruistoj. En iu ajn klaso de iu ajn eŭropa lernejo ĝi tial povas esti aplikata en precize la sama maniero. Due, ĝi malebligas (ekskludas), ke la propedeŭtikan efikon kaŭzas la instruado gramatika. Teorie ja eblas, ke la efiko de la instruado de Esperanto ŝuldiĝus pli, aŭ eĉ nur, al eksplicita pritraktado de gramatikaj konceptoj kaj katagorioj, ol al la speciala, travidebla strukturo de tiuĉi lingvo, kaj ke do simila efiko atingeblus per kurso de parsado. Eventuala rezulto pozitiva de la eksperimentoj sur la bazo de instruado per rekta metodo faras tian eblon malpli verŝajna.

3.5 Enĉiu lando po tri klasoj en po du bazolernejoj

Por la okazigotaj eksperimentoj estos bezonataj almenaŭ po du grupoj (lernejana aĝo de 8/9 jaroj) en po du bazolernejoj en reprezentiva nombro da Membro-ŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj la Konsilio de Eŭropo. ĉiuokaze devos esti ekvilibra disdivido de la partoprenantaj lernejoj inter laĉefaj lingvoj kaj familoj de lingvoj, parolataj ene de la limoj de la Eŭropo de la Unio kaj la Konsilio.

Oni bezonas tiujn du grupojn A kaj B en po du diversaj lernejoj ĝuste por kiel eble plej eviti limigojn kaj influojn de ĉiamaj cirkonstancoj hazardaj (difencerencoj en la kvalito de lainstruado, la entuziasmo de lainstruistoj, la inteligenteco de la partoprenantaj infanoj k.t.p.). Pro tiu sama kialo la samaj eksperimentoj ripetiĝos unu jaron post la starto de la unua serio da eksperimentoj, tiel ke estos du sinsekvaj skipoj aŭ klasaroj enĉiu partoprenanta lernejo.

ĉiuserie la du grupoj A en ĉiu lando, ekde la 8/9jaraĝo lernejana, unue lernos dum du jaroj la lingvomodelon, kaj nur poste (do ekde la 10/11jaraĝo) dum du jaroj la koncernan fremdan lingvon etnan. La du paralelaj kontrolgrupoj B en ĉiu lando, nek ricevintaj la lingvomodelan instrudadon, nek alian fremdlingvan instruadon dum la unuaj du jaroj, lernos ekde la 10/11jaraĝo ankaŭ dum du jaroj la saman fremdan lingvon, kaj ĝin eklernos do samtempe, kiam la grupoj A eklernos ĝin. La rezultoj estos ricevataj (dum la daŭro de la kvar eksperimentaj jaroj ĝis kaj ankaŭ je la fino de la bazolernejo) per normaj demandaroj (testoj) pri la akiritaj vortprovizoj kaj gramatikoj de la modellingvo kaj de la koncernaj fremdaj lingvoj etnaj.

Ebla klarigo de la eventuala propedeŭtika efiko de la modellingvo Esperanto estas, ke ĝenerale ekzistas ia Îtrialingva efikoâ. Tio estas, ke eble la lernado de iu ajn fremda lingvo, do ne nur la modellingvo sed ankau etna lingvo regiona aŭ nacia, rapidigas la postan lernadon de plia fremda lingvo. ĉu tio efektive veras, kajĉu lernado de lingo etna havas propedeŭtikan efikon same grandan kiel la instruado de la modellingvo Esperanto, estas certe respondindaj demandoj, kaj la Projektgrupo klopodos por realigi aldone al la aliaj ankaŭ tiucelajn eksperimentojn kadre de la Projekto ÎNeighbourâ.

Por science esplori tiun eblan Îtrialingvo-efiko necesos krei kromajn kontrolgrupojn paralelajn, denove po du (nome unu por ĉiu serio da eksperimentoj) en po du lernejoj en ĉiu lando partoprenanta. Tiuj ĉi kontrolgrupoj, la grupoj C, dum du jaroj ekde la 8/9jaraĝo lernejena, do samtempe kiam la grupoj A lernos la modellingvon, lernos ne la modellingon, sed fremdan lingvon etnan. Tiu ĉi lasta lingvo estu alia ol la supre menciita fremda lingvo etna, instruota al la grupoj A kaj B ekde la 10/11jara aĝo, ekzemple regiona lingvo. Oni pensu pri la frisa en Nederlando, la slovena en Italio, la kimra en Britio kaj simile. Post tiuj du jaroj da instruado de la regiona lingvo, do ekde la 10/11jara aĝo, ankaŭ la grupoj C, lernos dum du jaroj samtempe la saman fremdan lingvon etnan kiel la samlandaj grupoj A kaj B.

Grava kromagado de la respektivaj grupoj A, B kaj C en la diversaj landoj partoprenantaj estos la korespondado inter si en la nove akirata/akirita lingvo, ekzemple per elektronika poŝto (Interreto). Tuj kiam la modellingo estas sufiĉe instruita (al la grupoj A), interŝanĝoprogramoj povos esti realigataj por ankoraŭ pli bone kaj intense spertigi la eŭropan dimension kaj por montri kiel rapide interkomunikado inter la diverslandaj lernejanoj efektiviĝas.

3.6 Instruado de la modellingvo per rekta metodo

Okazigo de la eksperimentoj de la Projekto ÎNeighbourâ implicas, ke tiuj, kiuj partoprenos en la projekto kaj instruos la modellingvon, devos unue lerni ĝin. Por kiel eble plej faciligi tion al ili, ili sekvos lingvokurson, en kiu rekta metodo de instruado estos aplikata. Per tiu ĉi metodo ankaŭ la lernejaj instruistoj mem instruos. Rektaj metodoj estas uzataj en ĉiuj landoj de Eŭropo ĉe la akirado de dua lingvo. Tio konsinderindas kiel granda avantaĝo. Krome, ĉi tiu metodo povos esti same aplikata por ĉiuj lingvoj lernotaj en la eksperimentoj.

Eventuala malavantaĝo de tiu ĉi metodo estas, ke la rilato inter instruisto kaj lernanto ludas gravan rolon. La lernoprocezo disvolviĝas pli facileĉe bona rilato. Tiu malavantaĝo tamen povas esti neŭtraligita, se oni igas la samajn instruistojn instrui ambaŭ lingvojn, tiel en grupoj A, kiel en grupoj C. Eventualaj negativaj efikoj de malbona rilato inter instruisto kaj lernantoj tiel estos neŭtraligitaj.

La kunlaborigotaj instruistoj mem devos havi kompareblan nivelon de kompetenteco porĉiuj lingvoj, kiujn ili instruos. Konsekvence, neniu el la instruotaj lingvoj, do nek la modellingvo Esperanto, nek iu ajn el la fremdaj lingvoj etnaj, estu denaska lingvo de la koncernaj instruistoj. Kaj tio signifas ankaŭ, ke la instruistoj havu pri sia kompetenteco ian formalan kvalifitecon, en formo de diplomo aljuĝita de oficiala instanco, je ankoraŭ difinota nivelo.

3.7 Lingvolernaj celoj atingendaj pri la lingvomodelo

La lingvolernaj celoj, kiuj estu atingitaj en la periodo de la lingvo-orientada instruado, kaj do koncernas nur la lingvomodelon, estas porĉiuj lernantoj la samaj, senkonsidere la landon aŭ denaskan lingvon. Koncize formulitaj, la celoj estas jenaj:

  • aktiva kono de minimume 500 Îvortojâ de la modellingvo;
  • la kapablo lerte plivastigi la akiritajn Îvortoprovizonâ kaj esprimivon per konscia aplikado de la strukturaj meĥanismoj, propraj al la gramatiko de la modellingvo;
  • la kapablo, parole kaj skribe, kompreni simplajn demandojn kaj respondi ilin, mem demandi, peti aŭ proponi ion, priskribi situaciojn kaj (re)rakonti okazaĵojn, ĉiam uzante la lernitajn lingvoelementojn kaj strukturojn -- ĉio ĉi kompreneble tiom, kiom ĝi koncernas la ĉiutagan vivon de la infanoj kaj la mondonĉirkaŭa ili;
  • klara prononco, bona ortografio;
  • la kapablo transponi konceptojn kaj nociojn de unu lingvo al la alia;
  • la kapablo uzi vortaron.

Konsiderinte ĉi suprajn lernocelojn ambiciajn, oni komprenos, ke esencas teni la lingvomodelon, kaj do la modellingvon, kiel eble plej simpla, regula kaj klara. Laŭ la ĝis nun akiritaj spertoj la modellingvo Esperanto povas ebligi, ke tiaj celoj estos efektive atingitaj en relativa modesta tempodaŭro.

La lernoceloj por la fremdaj lingvo etnaj estos derivitaj de normaj testoj pri la regado de tiuj ĉi lingvoj kiel fremda lingvo. Precipe por la angla kiel fremda lingo (EFL - English as a foreign language) tiaj testoj sufiĉe multnombre disponeblas.


[Malantaŭen][Enhavo][Antaŭen]