<?xml version="1.0"?>
<dosiero>
<pri>
<tajpanto>Marc van Oostendorp</tajpanto>
<fintajpado>11.IV.1998</fintajpado>
<noto>mi ne notis spacetojn je nekutimaj lokoj</noto>
</pri>
<letero>
<pagho numero="1"/>

Kara Kolego!

Kun granda ^gojo mi akceptis vian leteron, kaj -- malfidele al nia komuna

kutimo -- mi volis ^gin tuj respondi. Tamen, intertempe ree mi dronis en

diversaj okupi^goj, kaj tial nur nun mi povis havigi al mi la tempon, necesan

por detala respondo.

Do -- in medias res -- anta^u ^cio mi volas pledi por la esprimo
^svebi. ^Gin

mi tute ne prenis el la teknika terminaro de la hungara poetiko, tiom mapli,

^car tie ^gi tute ne ekzistas. Kaj nun mi jam mem ne scias, ^cu entute mi mem

faris ^gin, a^u mi legis ^gin ie? Sed, la^u mia opinio, ^gi estas la plej
^gusta

esprimo por la respektiva ritma aparta^jo. Tuj mi klarigos tion.

Nu, en Esperanto ekzistas vortoj (Tabelo-vortoj, unu, prepozicioj ili,

posedaj pronomoj, estas) kies akcento estas malpli forta, tiel, ke ili povas

e^c tute senakcenti^gi, se ili sekvas, senpere, akcentitan silabon. Ili do

similas al la unuaj silaboj de la multsilabaj, longaj vortoj, kiuj same

povas esti jen akcentaj, jen senakcentaj. Ekzemple:

V
enis la m
ilitist
ar' tra la str
atoj,
kant
ante dum m
ar^so.

en ^ci tiu heksametro estas akcenta la
unuasilabo de la vorto
m
ilitistar'.

Sed:

Tra l'str
atoj m
ar^sis l
amil
itist
aro...

^ci tie la akcento estas metita sur la
duasilabo de la sama vorto.

Nun, la akcento de la Tabelaj kaj similaj vortoj estas iom pli forta, ili

povas ^gin perdi nur post akcentita silabo, kiu kvaza^u subpremas ilian ak-

centon. E^c, tiaokaze, kvankam tre malofte, perdas sian akcenton anka^u aliaj

vortoj. Ekzemple:

-        v v
^Sip
et' iras s
ur la riv
ero  (Zamenhof)

Sed tio, la^u mia opinio, estas evitinda, kaj uzinda nur en okazo de ekst-

rema neceso.

Nun, ^cu ne, la ritomo havas t.n. verspiedon, ^gi do mar^sas per piedo. Jen

frapas ^ci tiu piedo la teron, (akcenta taktoparto), jen levi^gas en la
aero
n,

(senakcenta takto-parto). En ^ciu takto, ordinare, la piedo tu^sas unufoje

teron. Sed, se iu dusilaba vorto tute perdas sian akcenton, kaj ^gin
ankora
<f>u</f>
^u

sekvas senakcenta silabo, la piedo dum tuta takto ne tu^sas la teron, la

verso kvaza^u transflugas tiun takton, flugante en la aero, do --
^svebante.

Ekzemple:

-   v  v  v
Malforto, via nom' estas virino...     En ^ci tiu verso

la skemo, anstata^u la regulo, surtere mar^santa skemo:

o -/o -/o -/o -/o -/o

o -/o -/o -/
ooo-/o    La substrekita parto estas la
^svebo.

^Car post la akcenta
nom'sekvas senakcenta, senskanda parolo,
^svebo^gis la

silabo (vi)
rin(o).

Propre tute la sama ^svebo okazas cetere anka^u ^ce la longaj vortoj.

Ekzemple en la supra verso: "Tra l' stratoj mar^sis la militistaro," post la

akcenta silabo
mar^soni parolas senakcente ^gis la silabo
(militist)
ar(o),

do la ritmo ^svebas dum du taktoj kaj la akcenteco de la silaboj
lakaj

(mil)
it(istaro) estas nur teoria.

La ^svebo do estas tute natura propra^jo de la Esperanta verso, kaj

per ^gi oni povas tute bone klarigi la licencojn de Zamenhof, ne devante

supozi la
<noto nomo="mvo">vorto trastrekita kaj nelegebla</noto>renverson
de la akcentreguloj, kiel tion faras sro

Jung, kiun tro katenas la severaj
<f nomo="mvo">n</f>germanaj ritmoreguloj.

<pagho numero="2"/>
Tio estus do la ^svebo. Sed krom ^gi la ritmo povas anka^u
lami.
Tamen,
<f>pro tixxx</f>anstata^u tiu ^ci moknuanca vorto, mi preferus la
vorton:
stumbli(neologismo anstata^u
faleti,
falpu^si^gi). Tiu ^ci
stumbloestas tute alia afero.

Mi prenas la ekzemplon el mia traduko de la
<noto nomo="mvo">le sekvantaj
vortoj tajpitaj kun ekstraj spacetoj</noto>Korvo de Poe.

_   v
Jen
nepenthe! De l'memoro vin nun savos ^gia ^gu',

v  -
Trinku ^gin, vi pri Lenora forgesos per ^gia ^gu !

Grakis Korv: Neniam plu !

En la poemo la ritmo estas pure tro^hea:

-o/-o/-o/-o//-o/-o/-o/-.

Sed en la dua verso vi
trovos:

o/-oo/-o/-.

Do anstata^u du
tro^heoj estas metitaj: senakcenta duontakto, formanta daktilon kun la
anta^ucezura tro^heo, kaj post ^gi : daktilo. Pri tio mi diras, ke
la
verso stumblas.Kaj la^u mia opinio oni povas meti, ^spare, tiajn
ritmo-stublojn en la jambajn a^u tro^heajn versojn. Tiu licenco estus
granda plifaciligo de la Esperanta versfarado. Kompreneble la versoj devas
konservi siajn levi^gajn, a^u mallevi^gajn karakterojn, do jambo ( 0-)
povas stumbli nur per anapesto (oo-), tro
^heo ( -o ) nur
per daktilo ( -oo). Anstata^u tri dusilabaj taktoj tiel oni havos du
trisilabajn. Do:

anstata^u:	o-/o-/o-/o-	:	-/oo-/o-/o-

anstata^u: -o/-o/-o/-o  :	-oo/-oo/-o

Ofte okazas tiaj stumb
loj en la komenco de la tiel
nom
<f>i</f>
ata
blanka verso:

Lang' de sa^gulo, man' de militisto... (Zamenhof)

Kiun mi vidis la unuan fojon ... (Zamenhof)

^Ci tie la skemo komenci^gas per duontakto kaj ^gin sekvanta anapesto,
anstata^u la du jamboj, jene:

-/oo-/o-/o-/o-/o

La tria afero estas la
karambolode la verso: apudmeto de du
akcentitaj silaboj, sen akcentperdo. Jen, kion, je mia granda ^cagreno,
kulturas la katalunaj poetoj. Kaj pro tio, ili, la^u mia sento, tutene
havas ritmon en siaj poemoj. Ekzemple:

,,Tian nomon vi rajtas, knabin' bela. "

Kia estas tie ^ci la skemo ?

-o/oo-/-o/o-/-o

A^u:

"...rifuzante

al ni por paca mort' pecon da tero".

o-/o-/o-/-oo/-o.

^Cu ne estas terura ^ci tiu karambolo de akcentoj kaj krome la alterno de
la levi^ga kaj mallevi^ga karakteroj ? Kaj kiel facile estus ilin korekti !
Jen:

,,^Ci nomon rajtas vi, knabino bela..."

,,Al ni por paca morto terpeceton..."

Por resumi, mia opinio estas, ke la fundamento de la Esperanta versfarado
estas la alterno regula de akcentaj kaj senakcentaj silaboj, do la germanaj
ritmoreguloj. Kun tiu plifaciligo, ke ^ce kelkaj vortoj oni povas
^svebigila ritmon, kaj ^spare anka^u
stumbligi^gin,
konservante tamen konstante la levi^gan, a^u mallevi^gan karakteron.
Karambolode versoj estas severe malpermesata, ^gi estas poezia peko
nepardonebla.

Nun mi volas paroli iom pri via bela traduko, kies ritmon, tamen, mi
ne povas aprobi. Sed por komprenigi al vi ^ci tiun neaprobon, mi volus
ekspliki mian opinion pri la Esperanta
<noto nomo="mvo">nelegebla,
trastrekita</noto>transplanto de la
franca aleksandrino.

<pagho numero="3"/>
Pri ^ci tiu temo sro Balliman skribis anta^u longe tutan bro^suron,
sed, la^u mia opinio, ^gi tute ne trovis la ^gustan solvon. Kvankam la
afero al mi ^sajnas tute simpla.

Ni rigardu la francan poemon, ekzemple la
Albatrosonde Baudelaire:

Souvent, pour s'amuser, les hommes d'équipage

Prennent des albatros, vastes oiseaux des mers

Qui suivent, indolents compagnons de voyage...

Nu, la unua verso tute konformas al la Zamenhofaj ritmoreguloj, la
akcentaj kaj senakcentaj silaboj alternas tute regule, ili formas
regulajn jambojn, post la tria jambo estas cezuro, jene:

1)	o-/o-/o-//o-/o-/o-/o

Sed la dua verso jam ne estas tiel regula, ^gia skemo estas:

2) -/oo-/o-//-/oo-/o-

La tria verso skemas:

3) oo-/oo-//oo-/oo-/o

Nu, la^u mia opinio, ^ci tiu
jskemoj
2. kaj 3.estas nenio
alia, ol
jamba
jskemo
j
kun stumbloj.
Kaj la plej karakteriza trajto de la verso estas la
cezuro, post la tria jambo.

^Gia plej perfekta traduko estas do la^u la unua, jamba skemo:

Kelkfoje, por plezur', ^sipanoj kapt-akiras...

La karambolon kiu estas en
<f>xxxx</f>
ladua skemo, la Esperanta
verso ne
toleras. Kaj, la^u la nuna stato de nia poezio, anka^u la stumboj est
<f>x</f>as
la^ueble evitindaj, kaj uzindaj nur kiel lasta rifu^go.

Grandegan malfacilon ka^uzas la cezuro post la
triajambo, ^car
tie
la vorto devas fini^gi per akcento.Tiun malfacilon oni povas venki
en mallonga poemo, sed da^ure ^gi estas preska^u nevenkebla. Tial mi, en
miaj tradukoj de la franca aleksandrino, plilongigas la verson per unu
silabo, tiel, ke post la
triajambo mi metas anapeston, kaj la
cezuron mi metas post la unua
silabo de ^ci tiu anapesto, jene:

^Ci tiu plilongigo nepre konformas al la Esperanta prozodio, devenas
<f>xxxxxx</f>el la akcentregulo de la lingvo, kaj mirinde plifaciligas la
verstradukon. Jen mi skri
<f>v</f>bas tie ^ci la tutan poemon de
Baude
<f>n</f>laire:

Kelkfoje, por amuzo, ^sipanoj kapt-akiras

Grandegajn albatrosojn, ventbirdojn de la mar',

Kiuj, indiferentaj voja^gkunuloj, iras

Post ^sipoj, glitadantaj
<noto nomo="mvo">la sekvantaj tri vortoj
estas substrekitaj permane</noto>tra l'amara
<noto nomo="kk">stumblo</noto>
ondar'.

Kaj kiam ili estas metitaj ^sipoplanke,

^Ci reguloj de l'lazuro, mallerte kaj kun ^gen'

Flugilojn grandajn, blankajn jen trenas amba^uflanke,

Kiel remilojn pezajn, kun kompatinda pen'.

^Ci voja^gant' flugila inerte nun hezitas,

^Jus nura belo kaj nun malbel' komika jam.

Dum iu ^gian bekon per kurba pip' incitas,

L alia, ^gin, fluginton, imitas dum la lam'.

Similas la poeto al tiu princ' de nuboj,

Kiu tempeston ^guas, kaj ridas pri l' pafant',

Kaj kiun tere, sube, dum mokrideg' de huboj,

Malhelpas iri ^giaj flugiloj de gigant'.

<pagho numero="4"/>
Nun mi parolu pri la bela poemo, tradukita de vi.

^Car ^ciu ^gia verso konsistas el dekdu silaboj, ver^sajne, tre
ver^sajne,
<f>^gi</f>estas verkita anka^u
^gien aleksandra verso.
La dekdu silabojn
do oni devas ver^sajne ordi en ses jamboj, kaj meti la cezuron post la
tria jambo.
<f>Tio jam e</f>
Estas afero de persona prefero, a^u de
neceso, kiom
da stumbloj
<f>n</f>oni permesas al si inter ^ci tiuj kadroj, sed, la^u mia
opinio, la kadron oni devas konservi.

Mi devas konfesi, ke en via traduko mi tute ne sentas ritmon.
Kaj tio estas tiom beda^urinda, ^car krome via traduko malka^sas tiom
da lerto kaj sperto, ke mi havas vere grandajn esperojn pri via poezia
agado -- se vi estos inklina konformi^gi al la Zamenhofaj ritmoreguloj.

Kvankam mi ne konas la originalon de via traduko, min tentis
retraduki la poemon la^u la Zamenhofaj reguloj. Mi e^c faris du provojn.
La unua, la^u la supra, plilongigita skemo, tekstas jene:

Estas ario, kiun mi ^satas multe pli,

Ol verkoj Rossiniajn, Weberajn kaj Mozartajn,

Kies funebro milda, sopira nostalgi'

Nur por mi havas ^carmojn ka^s
<f>i</f>
atajn kaj apartajn.

Kaj ^ciufoje, kiam mi a^udas kun rav',

Fari^gas du jarcentojn la kor' en mi pli juna,

Sub Louis Dektria vidas mi en ardenta flav'

Monteton verdan, per la versperbrilo suna.

Kaj, jen: kastel' el brikoj, kun ^ston-angula mur',

Kies vitra^jojn kovras strangefektaj koloroj,

En granda
<f>xxxx</f>parko, kie fluadas kun susur'

^Cirka^u la turoj eta
<f>xxxxxx</f>rivero, inter floroj.

Kaj nobelin', kun nigraj okuloj, en ornam'

De malnovmodaj vestoj, staradas surbalkone,

Kiun mi eble, en la alia vivo, jam

Konis kaj kiun e^c nun mi rememoras bone.

Tamen, ^car la versoj ^sajnis al mi tro longaj por la delikata poemo,
mi provis anka^u la alian, ne
<f>mal</f>longigitan skemon.

Estas ario, de | mi pli ^satata, ol

La Rossinia kaj | Webera kaj Mozarta,

Sopira kanto, kun | funebra, milda mol',

Ravanta sole min | per ka^sa ^carm' aparta.

^Car ^ciufoje, se | mi a^udas ^gin kun rav',

Fari^gas mia kor' | du centjarojn pli juna,
<noto nomo="kk">stumblo!</noto>

Kaj vidas mi: sub Louis | Dektria kovras flav'

Monteton verdan pro | la vesperbrilo suna.

<f>Jen</f>
Kajstaras brik-kastel' | kun ^ston-angula mur',

Kaj kun vitra^joj de | la plej st
rangaj koloroj,
<noto nomo="kk">stumblo!</noto>

En granda parko, kaj | ^cirka^uas kun susur'

La turojn riveret', | fluanta inter floroj.

Kaj nobelino en | malnova vest-ornam'

Kun nigra olulpar' | staradas surbalkone,

Kiun mi eble, en | alia vivo, jam

<noto nomo="kk">stumblo!</noto>Konis, kaj kiun
mie^c nun
<f>mi</f>
<f>xxxxxxxxxxxbonxx</f>memoras bone.

Mi vere estus tre feli^ca, se mi estus povinta vin konvinki
pri la ^gusteco de miaj
<f>xxxxx</f>pri-ritmaj opinioj. Kiel vi vidas,
kelkfoje mi uzis anka^u en la supraj tradukoj la t.n. stumblojn,
kaj per tio mi proksimi^gas al la pli libera franca verstekniko.
Sed la skemon oni tamen ne devas for^jeti, jen, kies rekonon mi
<f>xxx</f>dezirus de via flanko.

Rilate al la rimadon, mi trovas viajn asonancojn ( malnovmoda -
memoras; ka
^satajn - ^satas) tro kura^gaj. La^u mia
opinio la asonancoj
povas ekzisti nur inter parencaj konsonantoj (montri - tondri;
ri
^ca-negli^ga ktp.) Sed pri tio eble poste, iam.

<pagho numero="5"/>
Nun pri senrimaj kaj senritmaj aferoj.

Unue, mi volas esprimi mian plej grandan estimon kaj admiron pri
via grandega laboro, per kiu vi partoprenis en la kreo de la Granda
Vortaro. E^c sen kono de la vortaro mem, mi povas imagi, kia kolosa
materialo estas prilaborita en ^gi. ^Gi certe fari^gos fiero, helpo kaj
konsilo por ^ciu esp
erantisto.

Kelkajn numerojn de la Literatura Mondo mi sukcesis trovi, ilin
mi sendas sampo^ste. Ver^sajne mi povos trovi anka^u pluajn, se la iama
eldonanto revenos el Ameriko; ^gis tiam havu paciencon.

Mi kore dankas viajn rimarkojn pri miaj tradukoj. La ,,malprecizajn
odorojn'' mi jam de longe volis meti en la poemon de Baudelaire, sed ^gis
nun mi ne sukcesis. ^Cu
vaga spirone estus bona?

Miksi
^gus al odor'		a^u:	Miksi^gus
al odor'

De la plej rara flor'
De la plej rara flor'

La vaga spir' de l'ambro.
Nebula spir' de l'ambro .

Pri la ^gusta teksto de la Tarentanino mi ne sciis. En ^ciu libro
oni trovas la mal^gustan tekston. Mi tradukas la ^gustajn versojn jene:

Nek brilis sur la brak' juvela ^cen' el or',

Nek fluis sur la har' parfuma bonodor'.

Nome, la tutan tradukon mi tralaboris, mi el^jetis la superfluan
silabon el la mezo de la versoj.

Beda^urinde, al Parizo mi ne povas iri ^ci-jare, miaj monrimedoj
ne permesas al mi tian deflanki^gon. ^Cu vi ne venos tamen al Oksfordo ?

Mi ankora^u multe volus skribi pri miaj projektoj, laboroj, vers-tradukoj,
originalaj verkoj, sed ^ciu letero devas havi finon. Mi do
nur diras ankora^u, ke miaj sonetoj, tute ne tiel perfektaj, kiel
asertas Hohlov, ja verkitaj en mia tute komenca periodo, estas
aperintaj en la Mondo Kaj Koro, tre modesta bro^suro, kun enhavo,
kiu jam estas por mi ,,malnova ludo''.

Kaj mi sciigas vin, ke la Literatura Mondo preska^u
<f>xxxxxx</f>certe
reaperos en la Decembro de ^ci tiu jaro.

Kun ^ci tiu sciigo, pri kiu mi ne scias, ^cu mi ^goju, a^u mal^goju, mi
rapide fermas la leteron, restante
<f>xxxx</f>kun plej varmaj kolegaj
salutoj

Budapest, 15/VI. 1930
<f>xxxxxxxxxxx</f>
sincere via:

Dr. K. Kalocsay
Budapest VIIII.
Szentkirályi u.
<f>xx</f>3.
<pagho numero="6"/>
<noto nomo="mvo">La sekvantaj 5 vortoj tajpitaj kiel titolo, kun ekstraj
spacetoj</noto>Epitafo

en formo de balado

kiun faris V i l l o n por si kaj siaj kunuloj, atendante kun ili pendigon
sian.

Homfratoj, kiuj vivos plu sur ter
o,

Ne havu krudajn korojn kontra^u ni,

Se Vi kompatos nin en ^ci mizer
o,

Ja, pli indulgos vin la granda Di',

Jen, ses, a^u sep, ni pendas tie ^ci.

Kiun tro nutris ni, la karn'
<f>xxxxxx</f>
malpia,

Nun konsumi^gas en putrado fia,

Kaj ni, la ostoj, i^gos cindro, polvo.

Ne moku nin kun rido ironia,

Sed petu por ni Dion, pri absolvo.

Kaj ne mal^satu, fratoj, kun fier
o

^Ci krion, kvankam juste estas ni

Ekzekutitaj; scias vi pri l' ver
o,

Ke ne distingas ^ciun sa^ga pi'.

Ho pre^gu do kun kora emoci'

Al Filo de la Virgulin' Maria,

Ne velku por ni lia graco dia,

Ke ni ne brulu sub infera volbo.

Ni mortis; ^cesis terturmento ^cia,

Sed petu por ni Dion, pri absolvo.

Nin ver^se lavas, vipas pluvveter
o,

Nigri^gas
<f>Nigrixxx</f>, ^srumpas ni per sunradi',

L' okulojn man^gas birdoj
<f>kun prefero</f>
de l' aero,

^Siradas brovon, barbon pli kaj pli,

Sen halt' momenta svingas la furi'

De l' vento nin, la^u sia pla^c
'varia,

De unu flank' nin pelas al alia,

Fingringe truajn per la bek' de korvo,

Do,
<f>Vin</f>homoj, gardu
<f>do</f>
vinde sorto tia,

Sed
<f>Kaj</f>petu por ni Dion, pri absolvo.

Dedi^co.

Princo Jesuo, mondregant' radia,

Nin gardu, savu de l' Satan
'rabia,

Nin liberigu de li ^suldo-solvo.

Kaj
<f>ĉesu, homoj</f>
homoj, ^cesu,rido mokokria,

Sed petu por ni Dion, pri absolvo.

El la franca: K. Kalocsay

</letero>
</dosiero>