Tajpanto: Miroslav Malovec, mlvc
Dato de fintajpo: 28.I.2002
Dato de sciencigo: 20.V.2002
Noto 1: Anstata^u la ciferon '1' GW uzis la literon 'I'; anstata^u la duoncirklo super 'u' GW uzis maldekstren klinitan oblikvan streketon
Lille,la 6an de Oktobro I1934$
Kara Amiko,$
Mi malmulte laboris pro la bakala^uroj,kiuj ekzameni^gis tiusemajne.Mi senda$
s ^ci-kune mian tajpa^jon.Vi vidos interalie,ke mi proponis "prepozitivo"$
anstata^u "prepozicialo",pro simetrio:mi supozas,ke tio ne multe vin ^genos.$
Mi legis kun atento vian fonetikon,kaj multe admiras ^gin;sed mi opinias$
,ke vi determinis troajn precizojn kaj nuancojn:unue,ili estas tre mal-$
facile distingeblajx kaj aplikeblaj,due,oni povos ^ciam diskuti,kaj preten-$
di,ke ili ekzistas nur en nia imago.$
Francoj povas klare distingi a vasta kaj malvasta("patte" - "pâte")$
e vasta k é malvasta (étais - été )$
o vasta kaj malvasta (hotte - ôte)$
sed ili faras nek a^udas ian diferencon inter i vasta k malvasta,nek inter$
u vasta k malvasta;krome vi distingas 3 specoj de e,kio estas eksterordin-$
are komplika:france oni ne faras diferencon inter perdre,tres kaj aime,$
pleine;tio estas la sama sono.Inter a en cadeau,latte k en radicale,$
orage mi tute ne a^udas diferencon;francoj sentas diferencon inter du a,$
kiam unu estas vasta kaj la alia malvasta (patte,lame - pâte,l'âme),sed la$
longo ne sufi^cas por esti preceptebla de ni.$
La plej klara diskuto de la afero mi trovis en "Moch,Elparolado$
de Esp-o",kiun mi povos sendi prunte al vi,se vi ne disponas.Li bone klar-$
igas la demandojn:1° li uzas vasta k malvasta anstata^u la ne^gustaj fermita$
k malfermita (kion oni povas prononci kun fermita bu^so? Cetere italoj noma$
s tion lar^ga kaj mallar^ga ,sed la lar^go de la bu^so ne varias ^ce a,e,i);$
krome tio ebligas eviti konfuzon inter vasta vokalo en fermita silabo k$
malvasta en malfermita silabo.Tiujn terminojn mi uzis en P.V.,kaj mi opini$
as ilin uzindaj.2° li distingas en esp-o nur:a-é-e-u ,kaj mi opinias$
ke pli detala distingo estas praktike neebla pro la diferencoj de la naci-$
aj kutimoj.$
Fine estus necese korektigi de nacilingvano ^ciujn indikojn pri$
la prononco de naciaj vortoj:oni ne povas fidi al la vortaroj,kiuj estas$
parte arkaikaj,parte fantaziaj.$
Rimarkoj. Viaj signoj por longo,vasta k malvasto estas tute ne klaraj.$
Mi proponas la sekvantajn:$
longo montrita per : post la vokalo,ekz-e: xxx ja:ma a^u jama$
mallongo ne montrita per aparta signo.$
vasto montrita per akcentosigno grava: a,e,a (a^u tremao: ä,ë,ö)$
malvasto ne montrita per aparta signo.$
La akcenta vokalo ne bezonas specialan signon;la duon-akcentajn oni povus$
signi per kursivo: vapor^sipo (vapor^si:po)$
Vi uzas signojn xx supervokaloj anta^u ol vi diris ilian signifon (p^g I,2).$
Same vi aldonas:kielni vidas el la ^gisnunaj pritraktoj,en esp-o ekzistas$
na^u vokaloj":sed la "^gisnunaj pritraktoj" temis nur pri longo,ne pri kolo-$
ro de xxxxxxxx vokaloj!Vi cetere ^sajnas konfuzi tute la koloron k la long-$
on:inter la e de été k "aimais" ekzistas por mi,franco,diferenco ne de$
longo,sed de koloro:ili vere ne estas la samaj vokaloj,sed du apartaj$
(ete - eme).La libro de Moch tre bone klarigas tion.La grava afero en la$
prononco ne estas la longo,kiu stari^gas preska^u a^utomate,sed la koloro de$
e kaj o.Inter du vokaloj,unu longa,kaj alia mallonga,ekzistas nenia dife-$
renco de koloro,ili estas vere unusola vokalo.Mi do skribus:$
"En esp-o ekzistas 7 vokaloj: a,e,e,i,e,o,u,el kiuj ^ciu povas esti longa$
a^u mallonga.Diferencon inter la du e kaj la du o oni sentas nur ^ce la ak-$
centaj vokaloj:tiam oni kutimas prononci la vokalojn vastaj en fermitaj$
silaboj (vento,kanto) kaj malvastaj en malfermitaj (ve:to,ko:to)."$
Pri la Verbotempoj en subpropozicioj,vin analizo estas tre bona;nur$
mi timas iom da konfuzo pro via terminaro:efektive vi nomas "dependaj"$
^guste la verboj,kies tempo ne dependas formale de la ^cefverbo;mi proponus$
amstata^ui "dependaj" per "relativaj" kaj "sendependaj" per "absolutaj" a^u$
"nepraj".Efektive la tempo en "mi vidis,ke li falos" (la ekzemplo ne est-$
as tre bona,mi preferus:mi diris,ke li falos) estas relativa tempo,rila-$
te al la tempo de la ^cefverbo;kontra^ue en "laviro,kiu venis",ni havas$
tempon absolutan (realan).$
En la propozicioj klarigaj,aldonu al "nome";"efektive,pruve",kiuj est$
as tiel uzataj.$
Pri se + -u,mi ^jus notas en"Esperanto" (408-9,p^g I33)la frazon:"se mi$
akceptu en tiel malfacila tempo la pluan direktadon de la ^sipo,kaj se oni$
forprenas de mi miajn kunlaborantojn,mi ne v povas fari tion" (la frazo cet$
ere estas malbone verkita,sed la ekzemplo apogas vin)$
Supozaj kompletivoj.Necese estas allasi la kondicionalon,kiam la relativo$
havas konsekvencan sencon,^car ne temas ^ciam pri neado: li havas vo^con,kiu$
^carmus plej delikatajn orelojn;la senco estas tute alia ol kun "^carmos".$
Iom mirigas min via rimarko pri la dirmaniero "se li faris tion,estas ^car"$
^cu nur la "estas ^car" ^sajnas al vi neesperanta?Jen alia ekzemplo (de fran-$
co):"se 50 milionoj da indi^genoj..ekzistas hodia^u,tion ka^uzis plejparte$
la interhelpo de tiuj misiuloj";^cu ^gi same xxx ^sokas vin?Cetere,e^c en via$
korekto "se li diris tion,li parolis en kolero" restas iom de tiu senco$
xxxxx,kiun akiras la se en tiaj frazoj (tial li diris tion,^car..)$
"Se li scius tion,li ne estus farinta" -jes,tio ^sajnas akceptinda;sed$
via hungara uzado,e^c kun tiam,ne estas bone komprenebla por franco;la fran$
ca dirmaniero responda al la via uzas la imperfekton:$
(kompleta formo):se li ne estus kaptinta min,mi estus falinta en la abism-$
(hungara...) se li ne kaptas min,mi falas en la abismon /on$
(franca) se li ne estus kaptinta min, mi falis en la abismon...$
Mi supozas,ke tiu lasta mallongiga turno estas tiel al vi fremda,kiel al$
mi la hungara;mi opinias,ke oni povus fari la regulon,ke en tiaj frazoj,$
la pasinta kondicionalo devas esti esprimata almena^u unu fojon,a^u en la$
suba a^u en la ^cefa prop-o.(prefere en la suba).$
NE POR KE.Mi ne respondis, ^car la aferon mi trovis malfacila,kaj mi bezon$
is pripenson.Unuavide,via turno "ne por ke "estas nepre nekomprenebla por$
franco;la internacia dirmaniero ^sajnas al mi tute alia:$
angla:far from -ing itala: (lunghi dal -ere -)$
germana: weit entfern zu franca: loin de (ou:que)$
^Ciuj tiuj formoj povus traduki^gi per: xxxxxxxx for de tio,ke a^u:for de'l'$
-ado (for de tio,ke li estus mia amiko,mi e^c neniam vidis lin).Konstruo$
responda al"li ne kriis,ke oni estus povinta lin savi" ne ekzistas en fran$
ca;oni dirus:"^car li ne kriis,li ne povis..." a^u "li ne kriis;kiel oni est$
us povinta savi lin?" a^u "li ne kriis,tiel ke oni ne xxxx povis savi lin"$
Pri la prepozicio atakanta numeralon,mi konsentas.$
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Via propono pri FAR ne tro mirigis min,^car mi mem$
jam pensis pri io simila (mi proponis,analoge al DANK'AL,uzis FAR'DE).Mi$
konsentas pri ^gia prezento en noto.$
Mi samtempe sendas al vi la respondojn al mia enketo;vi trotos tie kelk-$
ajn humura^jojn.Tamen,male al via atendo,oni povas eltiri ^generalan konklu-$
don:verboj de malhelpo postulas volitivon,krom se ili estas akompanitaj$
de negacio:oni tiam uzas xxxxxxx/(a^u kondicionalon):$
li malhelpas,ke mi legu - li ne malhalpas,ke mi legas$
tio malebligas,ke mi eliru - tio ne malebligas,ke mi eliros (a^u:-us)$
Tiu regulo ^sajnas al mi tre logika:se oni formetas la malhelpon,restas nur$
a^u efektiva^jon (indikativon) a^u eblecon (kondicionalon),^Cu ne?$
^Ciel,ni devas enmeti molajn ^cirka^ufrazojn,^car,kiel vi vidas,la uzado ne$
estas plene fiksita,e^c inter akademianoj!$
Mi multe hezitis en la redaktado de la frazelementoj,por scii,^cu on$
i vere povas apartigi la sintakson de la morfologio;mi provis,sed ne estas$
certa pri la sukceso.Mi ^jus ricevas ultimaton de Bleier,ke mi liveru mian$
parton anta^u du monatoj;mi ur^ge laboros,por provi kontentigi lin;sed nia$
verko enhavos multon por revizii en sekvantan eldonon!$