Tajpanto: Miroslav Malovec, mlvc
Dato de fintajpo: 18. VIII. 2001
Noto 1: Anstata^u la ciferon '1' GW uzis la literon 'I'; anstata^u la duoncirklo super 'u' GW uzis maldekstren klinitan oblikvan streketon
Lille, la 8an de Januaro I933.$
Tre kara Amiko,$
Anta^u ^cio mi petas , ke vi akceptu por vi mem kaj viaj karaj miajn novjar-$
ajn bondezirojn: ili temas preska^u nur pri la sano kaj anima feli^co, ^car pli$
alten mi ne a^udacas deziri. La tempo estas tiel malluma kaj duba! ^Cu vi ne$
estas, post kelkaj monatoj, re^gataj de iu Habsburg a^u dronantaj en plena$
komunismo - neniu povas sendube certigi pri tio sian opinion. Kaj se la$
socia strukturo de mia lando ^sajnas sufi^ce forta por ne suspekti ^sancelon,$
mi tute ne scias, ^cu mi ne fu^gos, post ia tempo, pro komenci^ganta milito...$
Ne tre gaja, la nia epoko! Sed ni devas vivi, kvaza^u ^gi estus certa, kaj lab-$
ori, kvaza^u la fruktoj de nia laboro estus ^sirmataj kontra^u ^cia detruo.$
Iluzio, sed ebliganta vivon kaj relativan feli^con - se oni povas iam esti$
feli^ca meze de tiom da kor^sitantaj mizeroj...$
Sed ni tro inklinas kredi nian temon eksterordinara:en nia brilega I7a$
jarcento, La Bruyere jam skribis: "Estas mizeroj sur la tero,kiuj atakas la$
koron: al kelkaj mankas e^c la nutra^joj; ilin teruras la vintro, ili anta^u-$
timas vivi. Aliloke oni man^gas frumaturajn fruktojn;oni perfortas la grund-$
on kaj la seznojn por kontentigi sian delikatecon;simplaj bur^goj, nur pro$
tio, ke ili estis ri^caj, tiel a^udacis, ke ili englutis per unu peco la nutra^j-$
on de cent familioj. Rezistu, kiu ajn volos, kontra^u tiel ekstremaj ekscesoj;$
mi volas esti,se povas, nek mmmmmmmalfeli^ca, nek feli^ca; mi ^jetas min kaj$
rifu^gas en la mezkondi^con." ^Cu mi ne povus skribi tute la samon, hodia^u?$
^Cu tiel progresis la homaro? ^Cu...sed ne utile estas demandi, se oni ne pov-$
as certe respondi.$
Nu, ni elskuu la melankolion, kaj laboru.$
Pri la Morto de la Lupo, mi akceptas viajn lastajn proponojn (22 dec.)krom$
la sekvantaj:$
v I7-I8: mi skribas: kiam kapkline restis$
La pleja^gul'el tiuj, kiuj ser^cantaj estis...$
(se vi nepre ne volas "rundon-frunton")$
v 43 :en via teksto, mi preferus "senhelpa" ol "perdita"$
v 55-56. Vian solvon mi ne povas akcepti, ^car "truoj" estas jam uzita je la$
48a verso, kaj "sango" jam ku^sas en kunmetita vorto je la rimo, ^ce la verso$
50a. Oni ne povas ripeti tiel proksime tiujn vortojn. Mi konfesas, ke mia$
teksto ne estas tre kontentiga. Oni eble povus reveni al mia unua traduko:$
Kaj najlas al gazono sangumitan de ili.$
mmmmmmmm$
En duonrond' minaca ni pretis lin fusili.$
II.V.7-I0. Mi konsentas la suban tekston:$
Sed ^sia devo estis fu^gigi ilin save,$
Instrui, ke l' malsaton ili mm suferu brave,$
Kaj ne ani^gu iam en la urbecan pakton,$
per kiu Hom' el bestoj sklavemaj faris kapron.$
Kia...$
III.V. Mi preferas mian tekston, kun "senvolo". Tio estas miaflanke "malforto"$
sed ja ne "senvolo", almena^u!$
v.9-I0. Via propono detruas la efekton de la bildo "pilgrimo". Se vi konsid-$
eras grava la senstumbligon, vi provu:$
Per da^ura, diligenta,medita penspilgrimo...$
(a^u: pen-, sav-sci-, ver-pligrimo
Mi bone ricevis viajn kantojn de Dante, kaj balda^u komencos la trarigard-$
on. Mi legis vian respondon al Benneman, ^gi estas bonega: se niaj kontra^uuloj$
estus konvinkeblaj, ilin ^gi konvinkus.$
Pri la artikolo "resuma rigardo pri la originala kaj tradukita literaturo"$
,vi devus turni vin a^u al Sturmer, kiu traktis tiun temon lastvintre en pu-$
blika kurso - a^u al W.B.Johnson "komisiano por Licenciata Ekzameno de BEA"$
kiu ^jus verkis por "Facila Lernolibro" II-pa^gan artikolon pri la "Literat-$
uro de Esperanto". Sturmer certe donos al vi lian adreson - se ^gi ne est$
simpla pse^udonimo de Sturmer - oni neniam scias kun tiu diabla homo!$
Pri la artikoloj "Historio de la franca movado",mi ankora^u neniun$
trovis;Sro Boucon rifuzis anka^u,pro maljuno.Mi proponas al vi (a^u pli ^gus-$
te al Bleier)skribi rekte al Aymonier,kiun oni volus altigi ^gis la prezid-$
anteco de la Akademio (li cetere estis ^ciam iom neologismema).Eble anka^u$
Galo Bastien,a^u e^c G.Warnier.$
Unu informon mi dezirus de vi. Mia abono al L.M. fini^gis kun la jaro.$
Sed oni priparolis starigon de Grabowski-klubo, en kies kotizo estus enten-$
ita la abono al L.M. ^Cu tiu ideo estas forrezignita?Se ne, estus neutile$
sendi nun abonon, prefere ini konsistigu tuj la klubon. Se jes, ^cu Bleier kon-$
sentus preni la abonprezon el la al mi ^suldotaj a^utorrajtoj? Tio ^sparus al$
mi klopodojn.$
Kun miaj koraj amika^joj,$
P.S. Io trafis min en la kelkaj recenzoj, kiujn mi legis pri P.GV. Ili ^ciuj$
asertas, ke Rimaron ne uzas la veraj poetoj. Mi tute ne pretendas esti ia-$
grade poeto, sed mi dezirus ekscii, ^cu vere ne utilas al vi rimaro por la$
tradukado? Mi estas sendube tiel impotenta, ke mi tre ofte uzas ^gin en tiaj$
ekzercoj. Sed evidente mi ne estas di-vizitata, kiel Bennemann a^u Ullus.$