Tajpanto: Miroslav Malovec, mlvc Dato de fintajpo: 7.8.2001 Noto 1: Anstata^u la ciferon '1' GW uzis la literon 'I'; anstata^u la duoncirklo super 'u' GW uzis maldekstren klinitan oblikvan streketon LILLE, 2Ian de Novembro I932.$ Kara Amiko,$ Mi supozas, ke vi bone ricevis mian leteron de la 12a Oktobro, ^car, lau mia$ peto vi sendis al mi kopion de nia kontrakto kun Bleier: sed mi preferus havi$ de vi sciigojn pli senperajn. Sendube,la laboro premegas vin,sed simpla kart-$ eto estus bonvena por pruvi al mi,ke vi ne forgesas vian francan kamaradon.$ Mi ankora^u ne ricevis la L.M., kvanka^u ^gi estis anoncita por la IOa de la$ monato, sed mi supozas, ke temas pri simpla malfrui^go. ^Cu vi publikigis en ^gi$ mian artikolon pri Fisher?^Ciuokaze, mi nun sendas al vi, por la estonteco, kel-$ kajn poemojn, inter kiuj mi dezirus, ke "Morto de Lupo" aperu en la proksima$ no; la ka^uzo estas, ke mi volus, ke mia traduko estu publikigita antau alia,$ pli malbona, kiun oni sendis al "La Nova Epoko", k kiun la redaktoro ne povas$ rifuzi, pro konveno. La alia tradukinto estas Barthelmess, k lia verko estas$ vere tre malbona. Mi ne flatas al mi, ke la mia estas perfekta; se vi havas$ iom da tempo por trarigardi ^gin, vi trovos certe plibonigojn por proponi, k$ mi ekzamenos ilin tre volonte.$ La aliaj tradukoj de mi estas sonetojn de Heredia:inter ili kun^sas unu -$ Pri rompita Marmoro -, kiun vi mem tradukis en Eterna Bukedo:sed la tieaj$ tradukoj de Heredia ^sajnas al mi iomete antikvaj, kaj malpli lertaj ol viaj,$ pli recentaj, de Beaudelaire, ekz-e.En la aludita, mi kredas,ke oni povus pli$ strikte proksimi^gi al la teksto, k tial mi a^udacis sekvi viajn spurojn. Vi$ ju^gos mem mian provon: mi ne tre ^satis "xxxxx ^spine" (V.8.), kiele (v.II), nek$ la lasta verso "viva Dio", kie la precipa ideo estas "vivanta" kaj ne "dio".$ En la du aliaj sonetoj estas anka^u kelkaj eraroj, kiujn mi montras al vi,$ okaze de ebla dua eldono. En la "Sklavo", la 2a verso estas miskomprenita de$ vi:la "en" de "mon corps en porte encore les signes" rilatas al la sklav-$ eco, kies signojn, vundojn, katencikatrojn li portas ankora^u, ne al la liber-$ eco,kiu ne markas per propraj signoj la korpojn.Do la loko de "sed" k la$ epiteto "fiera" estas malkonvenaj. Same en$ Reverrai-je ses yeux de sombre violette,$ si purs,sourire au ciel natal qui s'y reflete...$ signifas: ^cu mi revidos ^siajn okulojn...rideti al la naski^ga ^cielo; "sourire"$ estas infinitivo k ne substantivo, kiel mi kredas, ke vi komprenis ^gin:$ ^Cu vidos mi l' okulojn...$ La ridon de la hejma ^ciel'...$ Krome, manko de esp-o pli ol de vi, ^gis la I2a verso, oni ne scias, ^cu temas$ pri viro a^u virino; la franca "de celle que j'aimais" perdas sian sekson en$ "ser^cu, kiun mi amis". Mi bone konscias la malfacilojn, kiujn oni renkontas$ ^ce la traduko de tiaj versoj, densaj k kompaktaj:eble necesus ^san^gi iajn$ rimojn?$ En "La Cydnus", vi grave eraris pri la esenco de "épervier", kiun vi komprenis$ "fi^sreto", k kiu estas tie ^ci la nomo de la birdo, la nizo,simbolo de la Dio$ Râ k de la re^geco ^ce egiptoj. Je la 9a verso, militisto devus havi la artik-$ olon, ^car temas pri tre speciala militisto, la romana generalo Antonio. En la$ fino la hemistiko "Ne vidas ^si, ke post ^si" ne estas anka^u tre harmonia.$ Pardonu tiujn kritiketojn, ka^uzitajn de la deziro de plej kompleta perfekto..$ Mi legis la artikolon de Ullus en Heroldo, pri nia verko: ^gi ne estas tre$ malica, malgra^u kelkaj eraroj. Unu sola rimarko: li, kiel aliaj germanoj, uzas$ "treete" kun signifo "sufi^ce, iom da": sed tiu vorto estas pli komprenebla,$ kiel la superlativo de "ete": treete ? tre malgrande.$ En la Gvidlibro mi rimarkis ^gis nun nur tre malmultajn preserarojn: p.28$ Diojn mi ja devas esti skandita: =o -o k ne =o oo$ pg 73 ^Car povas, ^car sonora.. Mi kredas, ke oni devas legi: ^Car pova, ^car sonora.$ p^g I59 Mi kredas, ke post "pli ol" oni ne devas uzi la akuzativon, kiel mi$ faris "^sokos pli ol unu samideanon".$ En la Rimaro, ni forgesis "Min " apud "Min."$ Sed ^cio tio estas preska^u nenio en libro tiel malfacile kompostebla, k vi$ faris preskau miraklon per la ekzakta korekto de la libro.$ Jen trovo, kiu pla^cos al vi: la uzao de re kiel adverbo datas almena^u de$ I9IO. En "Alicio en mirlando" de Kearney,oni trovas:$ Al ^si nur unu, du al li$ Tri, kvar al ni donis,$ Sed ^ciuj venis re al vi,$ Li tion ne oponis.. (p^g I26)$ En la sama libro, en prozaj partoj oni trovas "trista"(p^g 95 k I03). Cetere$ mi konfesas,ke mi nenion legis plej stultan ol tiu fama angla infanrakonto.$ ^Cu vi legis en Heroldo mian artikolon pri ATA-ITA? Mi volus koni vian$ opinion pri ^gi: io nur estas certa, ke Zamenhof regule uzis Ita, en kazoj, kiam$ Jung postulas Ata. ^Cu en hungara, vi havas verbajn formojn por esprimi la da^ur-$ on a^u malda^uron de la agoj - alivorte la aspektojn? Tio estus tre interesa$ por mi: mi nur komencas studi la temon, k mi intencas elvolvi ^gi en nia "Vorto$ k Frazo". ^Cu vi rimarkis la strangan eraron de tiuxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx$ xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx Ullus, en lia recenzo pri P.G., ke se oni volus$ oni povus havi ekde la komenco plej perfektan lingvon ! Li sendube nenion$ scias pri la lingvokli^sojn , la kutimfrazoj, la sinonimiko ktp. Li kredas, kiel$ multaj laikoj, ke lingvo internacia konsistas nur el vortaro.$ xxxx Amike k tutkore,$ P.-S. Mi devas skribi al Blier, ke mi tute ne povas akcepti la ^sar^gon pri$ historio de la franca esp-ista movado por la enciklopedio: mi nun klopodas$ por trovi bonvolan kompetentan samideanon, kio ne estas facila k pro la$ graveco de la franca movado k la malfacilon koni la veron en la Ido-afero.$ la aldono estas manskribita, tial mi nur divenas la vortojn Aldonite: Morto de Lupo (Vinji)$ La militisto Galbus Mi^hel An^gelo Pri iom viva marmoro Heredia Maljuna ora^jisto Sur l' Otiso