Tajpanto: Miroslav Malovec, mlvc
Dato de fintajpado: 5. VIII. 2001
Noto: KK uzas citilojn " anstata^u cirkumflekso
20.XI.1932.$
Kara Amiko.$
La anta^ua letero estis jam preta kaj anta^u ekspedo, kiam,$
kun tre ^goja surprizo, mi ricevis vian senda^jon: karan donacon$
de via vo^co. Mi a^uskultis ^gin multfoje kaj tre ^goje, tre amuzite.$
Sed beda^urinde, kvankam mi komprenas la esencon de amba^u tekstoj,$
mi ^gis nun ne povis ilin kompreni senmanke. La unua tekstas:$
Ho bru' de l' pavimistoj - Ho klara bat' de ^stalo- sur la$
^stonoj, sonora ! ^Ce l' ritma martelado - hardi^gas kiel metalo -$
via ........ labora.- Ho, bravaj kamaradoj ! - inter ni (^ciuj$
niaj m ?)- ne estas tiaj distoj - pli ol pavimo dura - la$
medoloj kraniaj - de la esperantistoj.$
La alia:$
Sur ^stuparo - ni renkontis nin - kaj unuavide nin rekonis -$
haltis tuj pied', - ekprenis sin manoj - kaj en ^ciu nia sin' -$
.....salut'.... sonis. - Ni ne(vorte^cis ?) nek admonis - per$
sentimentala .........-$
Poste balda^u, kiam ni salonis - en hotel'por alia destin'-$
tempon nun kaj fortojn ni bezonis.- Se poet'iam viziton donis -$
al poet' ne longe restas rim' sur ^stuparo.$
Bonvolu kompletigi.$
Mi volis reciproki vian komplezon kaj mi iris al tiaspeca$
entrepreno, sed tie oni faras la diskojn el ia metalo kaj mia$
vo^co i^gis tiel terure basa, ke mi mem ne rekonis ^gin. Mi devas$
atendi, ^gis ili perfektigos la produktmetodon. ^Gis tiam mi$
dankas vin plej kore, vi faris al mi vere tre grandan ^gojon.$
Post tiu tago, kiam via senda^jo alvenis, tiel amasi^gis$
miaj laboroj, ke e^c horeton mi ne povis al mi akiri por trankvile$
skribi ^ci tiun suplementon al mia letero. Nun fine ^cirka^u-$
prenas min diman^ca silento kaj mi rapidas plenumi ^ci tiun$
agrablan ^suldon kiel eble plej rapide, dum nenio intervenas.$
Rilate vian mencion pri la opinio de Gide, mi devas diri,$
ke mi tute bone lin komprenas. ^Sajne la mondo tute ne povas plu$
iri sur la malnovaj reloj, ^gi haltis neekirigeble. Transformi^go$
estas nepre necesa kaj ^gi povas okazi nur la^u la kolektiva$
direkto. ^Cu la transformi^go venos balda^u, a^u nur post jaroj$
a^u jardekoj, tra teruraj mizeroj, katastrofoj, militoj, detruoj,$
tion malfacile estas anta^udiri, beda^urinde al mi ^sajnas pli$
ver^sajna la dua ebla^jo. ^Car, kiuj regas,mmmmmmmmmm kiuj povus$
fari la solvon glete, tiuj ne volas ^gin fari, kaj, kiuj volas$
fari, ^car nur tiel povas elvadi el la mizero, tiuj na povas ^gin$
fari, almena^u ne sen grandaj kataklismoj kaj teruraj renversoj,$
kiel ni vidis tion en Rusujo. Kaj por ni, kiuj vidas la stulton$
tie kaj la senpovon tie ^ci, restas nur lamentado pri tio, ke$
ni naski^gis en tia dan^gere interesa, transira epoko.$
Nu, adia^u ! kial paroli pri aferoj, kiuj ^ciumomente sen tio$
trudas mm sin en nian vivon. Vivu la struto !$
Per ^ci tiu melankolia ekkrio finas$
via tre amike:$