Tajpanto: Marc van Oostendorp, mvo Dato de fintajpado: 2.I.1999 Noto: Kara Amiko!$ Anta^u ^cio mi, kun timo kaj pena repreno de mia kur<->a^go, devas al vi komuniki mian opinion pri via tra<->duko de Cido. Pli ^guste, ne pri la traduko mem, sed pri ^gia formo. Pri la sepjambo.$ Kiel mi jam avizis al vi en subita letero, ^ci tiu sepjambo, la^u mia sento, estas ^guebla sole kun ce<->zuro post la kvara jambo:$ Kion respondis li al vi / pri la intrig' sekreta....$ Sen ^ci tiu cezuro la versoj tute disfluas en prozo, kaj se mankas anka^u la rimo, ili tute ne efektas verse. Mi klopodis alkutimi^gi al ^ci tiu sencezura sepjambo kun la plej honesta intenco, sed mi tute ne sukcesis.$ La^u mia opinio la neceso de cezuro dependas pre<->cipe de la longeco de la versoj. En malpli ol dek<->silabaj versoj, ^generale, oni ne sentas la mankon de cezuro, escepto estas eble la hungara t.n. praa oksilabo$ Flugas birdo/floralflore,$ Flugas kanto/koralkore,$ kiu respondas al la versformo de la Kalevala.$ Anka^u la deksilaba verso toleras la sencezurecon, escepte de la francan deksilabon. ^Car la angla kaj ger<->mana deksilaboj tute ne postulas cezuron, la itala allasas la cezuron en tiel multaj lokoj, ke tio jam egalas al nenia cezuro. Vere, preska^u malfacile es<->tas fari deksilaban verson, en kiu tute mankus xxx ^ciu cezuro, postulata de la itala deksilabo. Kaj tio, ke la kvara, a^u sesa silabo nepre estu akcenta, sek<->vas per si mem, se oni tenas sin la jamba skemo.$ Estas ankora^u pli longa verso, kiu toleras la sencezurecon, ^gi estas la sesjambo de la grekaj tragedioj. Sed ^ci tie la versfini^go devas esti ^ciam oksitona:$ La sun' maljuna al la ru^ga brik-^stupar'$ Makulojn flavajn ^jetas. Restu! Restu do!$ Jen, vi tuttage havis min. Kaj vokas jam$ C$ ^Ci ru^gaj ^stupoj al karcero nokta min,$ Al ^cambro, kie dum la tuta, tuta jar'$ Mi vivas, tiel, ke mi abomenas jam$ Min ka^si en ^gi, e^c se por la nura nokt'.$ Ne por vivul' ^gi estas! Kia sinforges'$ Terura, kia frenezum', malsana tir'$ Devigis do popolon vian, sankta Re^g',$ Karceron fari por si kaj sin ka^si de$ Prapompo via en kavernoj? Malbenit':$ Kiu unua metis domon sen bezon'$ Sur domon, ke eta^go estu: kiu per$ La muro muron ^sirmis, ^gis el ferbeton'$ Kaj oro kaj literoj, jen, ^ci labirint'$ Plekti^gis, kiu nin sufokas, por ke vin$ Ho nia patro, re^g', trezor', eterna rajt',$ Per mon' a^cetu, kiu foje, kiel mi,$ Jam dronis en ^ci ^stonfukar'; por ke ni pli$ Nani^gu ol besteto, ^car libere ^gi$ Rigardas kontra^u la Senfin'. Ho mi, jes, mi$ Elsaltos foje kaj malvestos nuda min,$ kiel la sova^gul'; mi ^cion ^siros for,$ Mi ^cion pu^sos for: betonon, oron kaj$ Literojn, kiel maron pu^sas la remist'$ Por veni rodon. Mi per ekscitita brak'$ Sub viajn bordojn kaj viza^gon pu^sos min,$ Pelate, kun ^sirita, sanga, vea korp',$ Senveste kaj sova^ge, kvaza^u kampa lup',$ Ke via flamo-, hajlo-, ^stono-, dorno-vip',$ La nudan korpon frapu, batu morta ^gin!$ (M. Babits: En arbara lo^gejo.)$ ^Ci tiu verso, se la cezuro okaze trafas la sesan silabon, estas propre la franca aleksandro:$ Ho nia patro, re^g', / trezor', eterna rajt'$ Nek brilis sur la brak' /juvela ^cen' el or'$ Tamen niaj verstradukistoj akre distingas inter la du versformoj. La francan aleksandron ili tra<->dukas ekzakte per la franca formo, kun severa oksitona meza cezuro, kaj kun alterne viraj kaj virinaj rimoj, dum la grekan sessilabonjambon ili tra<->dukas tute sen cezuro. Tiel, la^u mia opinio, anka^u en Esperanto oni devas havi la aleksandron (meze kun kromsilabo), kaj la sesjambon sencezuran.$ Sed sencezura sepjambo estas senprecedenca.$ Kaj via sepjambo estas ja tia, ^car kvar diversaj cezuroj, jen oksitonaj, jen paroksitonaj, egalas al nenia cezuro.$ Tiel longa verso nepre bezonas en la mezo mmmmm fiksitan apoglokon, kvaza^u akson, ^cirka^u kiu sin turnas la verso. ^Ci tiun akson vi trovas en la versoj de Zamenhof. Vi estas prava, ke la oksitona cezuro en la paroksitona Esperanto estas malfacila afero por longa poemo. Kvankam en tiel longa verso, kia estas la sepjambo, ^ci tiu malfacileco estas nekom<->pareble pli malgranda, ol ekzemple en la deksilabo.$ Tamen, ^gi ekzistas. Kaj jen la ka^uzo, ke en la malpli longa aleksandro pli facile estas traduki, ol en la iom pli longa ^guste cezurita sepjambo.$ $ (^Gis tie ^ci mi skribis mian leteron tuj post la alveno de la via. Sed pro miaj ur^gaj privataj laboroj kaj anka^u pro la laboroj ^cirka^u L.M., mi devis ^cesigi la pluan skribon, kaj de tiam mi vivis en konstanta konsciencripro^co pro ^ci tiu ^suldo. Nun, fine, mi povos ^gin pagi, espereble.)$ $ Kaj tial mi ripetas, kion mi jam skribis al vi foje: mi vere ne vidas ka^uzon por tio, uzi ^ci tiun sep<->jamban skemon por traduki la francan aleksandron. Unue, ^gi estas, e^c kun oksitona cezuro, tute nekutima, kaj nenie renkontebla en tragedioj. Due, ^gi estas evidente pli longa, ol la franca aleksandro, anka^u la^u via teorio de mmmmm koncizo. Trie, kion mi menciis supre, ^gi estas, sen oksitona cezuro, tute disflua, senritma, kvaza^u prozo, kaj kun oksitona cezuro nepre pli malfacila, ol la aleksandro.$ Sekve de Nun jen estas via pleda argumento, ke dramojn oni devas traduki nepre en sinsekvaj jamboj. ^Cu tiu ^ci postulo estas tiel grava, ke ^gi forvi^sas la suprajn tri konsiderojn?$ La^u mia opinio, ne. La franca tragedio de Corneille kaj Racine ja estas tute diferenca de la Shakespeare<->dramoj, kaj estas tute akcepteble, se oni tradukas ilin en separata versformo aparta versformo. Precipe, se ^ci tiu formo estas ^guste la versform Esperanta ekvi<->valento de ilia originala versformo, t.e. la Esp. aleksandro. Sed uzi la sepjambon, neniam uzitan por tragedioj, tio estus: tute forlasi transvesti la originalon per nekutima, senparenca, nekonvena, sen<->simila vesto.$ Kaj tial, fine mi riskas eldiri mian konsilon, post tiu ^ci longa flankumado: bonvolu retraduki tamen la tutan Cidon en Esperanta aleksandro. Por fari al vi iom da apetito al ^ci tiu malagrabla tasko, jen mi sendas al vi la tutan unuan akton en mia tralaboro.Mankas. La afero ne estas malfacila, precipe se oni jam havas anta^u si vian tradukon: mi faris la tutan tradukon dum unu diman^ca posttagmezo.$ $ Rilate la kvinjambon, eble ni jam interkonsentis. Mi ne volas do plu ^geni vin pri tiu ^ci punkto. Mi metas solan demandon. ^Cu en la Rolandkanto la super<->flua silabo ne devenas simple el la tiama licenco: lasi la mutajn e kelkfoje mutaj, kiel en la proza parolo? ^Car el viaj ekzemploj mi vidas, ke ^ci tiu superflua silabo ne estas konstante trovebla en la versoj, ili estas nur esceptoj ^gi estas nur escepto, kvaza^u malperfekteco, kiun la posta, pli lerta vers<->arto eliminis. Se mi ne eraras en tiu ^ci opinio, oni, akceptante la superfluan silabon en Esperanto, farus el duonpeka licenco devigan kaj escepta licenco ^ciam validan kaj devigan regulon.$ Rilate la anapestojn en la deksilabo, ili estas stumbloj. Mi ne tro konsilas ilian oftan uzon. Sed oni eble povas xx ilin uzi tra la tuta respektiva poemo (malpli longa) farante per tio specialan vers<->formon. ^Guste la eblo, fari multajn, diversajn rit<->majn skemojn, estas la avanta^go de la strikta ritma mar^so de la versoj. (Vidu la antikvajn versformojn!)$ La^u mia opinio, franca kaj itala verso ^ciam estas tradukebla en samnombraj silaboj. Se okaze oni ren<->kontas malfacilan poemon, kompreneble oni ja povas uzi pli longan skemon. Sed mi konfesas, ke ^ce multaj tradukotaj poemoj tio ^sajnas, almena^u provizore, neebla, kaj ver<->^sajne mi devos apliki pli longan skemon, eble la francan aleksandron (sen superflua silabo).$ Mi vere beda^uras, ke vi diras la sensilabigon de la i en mia tute neakceptebla, ^car tio ^gi estus grandega facili<->go de la Esp. versfarado. Kaj, mi tamen ne povas tute malaprobi ^gian maloften uzadon. Vi diras, ke la francoj ne povas elparoli mallonge kaj tamen akcente. Sed, ^cu tio ne estas absoluta nepovo? ^Cu oni ne povas tamen tion lerni, same, kiel vi lernis la paroksitonan akcent<->adon, por vi same malfacilan? Kaj oni ja ne devas la konsonantonvokalon i nepre akcenti. Oni povas ^gin diri tute senakcente, mallonge, same kiel la postan a. Kaj la Ke la elparolo de la du konsonantojvokaloj ne da^uru pli, ol la el<->parolo de unu konsonantovokalo. Se oni dume diras pli jon, ol i, tio, la^u mia opinio tute ne estas granda malfeli^co. Mi e^c mja, kja, tja ne trovas "horrendum monstrum". Kom<->preneble nur en la elparolo, oni skribus plu mia, kia, tia. Kaj tute ne estas maleble, ke en la estonto, se Esperanto estos pli disvasti^ginta, kaj pli multaj homoj uzos ^gin kun la sama lerteco kaj rapideco, kiel sian gepatran ling<->von, ^ci tiu maniero de elparolo fari^gos tute ^generala anka^u en ^ce la "homoj de la strato". >Kiel Komencon de tio mi opinias vidi en la nuna mallonga elparolo de i en mia, dum la i-n en viro oni elparolas ne nur akcente, sed anka^u longe, tire.$ $ La elizio de u en tiu mi ne proponis, mi nur diris ^gin pli oportuna, kaj utila, ol la elizion de o en kio. ^Car tiel ni havus la parojn: ^ci homo, ti homo, ki homo. Cetere ^gi ne estas mia ideo, mi vidis ^in en iu el la mil reform<->projektoj de Saussure.$ $ "Mi ne parolas pri kio okazis hiera^u". Tiaj frazoj, kvan<->kam mi ja komprenas ilin, min ^ciam haltigas. Vi diras mian proponon sova^ga. Nu, mi ja ne insistas. Sed tute mallogika ^gi ne estas, ^car etimologie la ja devenas el la latina ille, illa, illud, do en ^gi trovi^gas io pronoma. "Mi ne parolas pri la (illud) kio ... Kaj ^ci tiu pro<->nomeco ekzistas en la de la esprimo: Mi vidis la ^Cu vi konas tiun belan fra^ulinon? Prezentu min al la kara.$ $ La poezia vortaro provizore devos ripozi, beda^urinde.$ $ Viajn rimarkojn pri miaj francaj trad elfrancaj tradukoj mi kore dankas.$ Rilate la rimojn, mi pretigas nun pli longan artikolon por la marta numero de la L.M. Tie mi pritraktos ^ciujn rimspecojn kaj provos fari anka^u la rimterminaron. La klasifiko estas tre simila al tiu, pri kiu ni jam kon<->sentis, sed la terminoj iom diferencas de tiuj, kiujn vi proponas. ^Car ^gi jam estas kompostita, kaj mi devis ^gin ma^sinskribi kaj poste legi la presprova^jon, min jam tiel tedas ^ci tiu temo, ke nun me ne havas paciencon por pli multe pritrakti ^gin. Nur pri via agordo mi diras ankora^u, ke ^gi estas al mi tute simpatia, sed la rimoj devas esti tre fortaj en ^gi konsonante. Do, superba- garba, verto-farto, ondo-abundo ^sajnas al mi bonaj, sed oro-veluro havas tre malfortan rimefekton.$ $ Korege mi dankas vin pri la Maynial-Antologio, kiun mi legis tre plezure.$ $ En la nomo de L.M. mi kore dankas vin anka^u pri la sumo donita por propagando. Mi estus devinta danki jam anta^u longe, sed inter la multaj skribinda^joj peke mi forgesis pri ^ci tiu danko.$ $ La anatau anta^ua L.M. mortis kun la numero VI.1V.1 Vi do nun havas ^ciuj numerjn, escepte de la IV.1o. ^Gin mi sendos al vi post kelkaj tagoj.$ $ Mi havus ankora^u temon por skribi, sed denove mi devas lasi la leterskribon kaj mi jam ne volas plu prokrasti ^gian ekspedigon. Tial do, ^gis reskribo varme kaj amike premas vian manon$ $ via sincere:$ $ K. Kalocsay.$ $ Budapest la 7.II.1931.$ $ VIII. Szentkirályi u. 3. I0. 10.$