Tajpanto: Marc van Oostendorp, mvo Dato de fintajpado: 30.XII.1998 Noto: 1. Anstata^u la ciferon '1' GW uzis la literon 'I' 2. GW ne metis spacetojn post punktoj, komoj, ktp Mi s^ang^is tion. Lille,la 3an de Novembro 1930.$ Tre kara kolego,$ La^u via deziro mi respondas tuj al vi. Kaj kontra^ue je mia kutimo, mi komencos per la fino. Vi proponas ^san^gojn en mia traduko de la Vergilia ^sipo, kies kelkaj xxxxxxxxxxx estas bonaj, aliaj mapli akcepteblaj.$ v. 1 sendan^gere ans. for de dan^geroj estas dubsenca: ^cu la sendan^gereco karakte<->rizas la Dioskuroj a^u la poeton? Tial mi preferus a^u mian tekston a^u tiun ^ci:$ For de dan^geroj viaj pli helasj astroj gvidu...$ Sed mi ne ka^sas al vi, ke tiu korekto ^sajnas al mi multe malpli klara kaj flua ol mia unua; kaj se vi intencas akcenti pli forte la pronomon posesivan, oni povus skribi, metante ^gin ^ce la cezuron:$ Pli helaj astroj viaj for de dan^geroj gvidu...$ v. 4 Mi tute ne ^satas "maldroni"; se emergi ^sajnas al vi tro a^udaca (sed mi pen<->sas, ke estas la vera funkcio de la poetoj esti a^udacaj pri neologismoj), uzu sin lavi:$ ... ke sub ^ciel' helena$ Li el lazur' sin levi Cikladojn orajn vidu.$ Via solvo:$ Maldroni el lazur' li Cikladojn orajn vido$ ^sajnas al mi malbona pro la loko de li neakcentata anta^u la cezuro, loko tre stra<->nga por francaj oreloj.$ v. 5 Mi evitis "duobligante", ^car ^gi ^sajnis al mi tro proza: la franca la^uvorta traduko: doublant sonus ridinde al niaj oreloj. Redoublant estas uzata nur figure, lak ne elvokas tiel netan duobligon olkiel la esp-a vorto. Sed faru, kiel vi volas, se ^gi ne ^sajnas al vi tro malpoezia.$ v.6 Mi rimarkis, ke mia verso:$ Japiks', el ^ciuj ventoj de mar' la plej serena$ estis dubsenca (oni povus kompreni: la maro la plej serena; kaj ne: la plej serena el ^ciuj ventoj de la maro). Tial mi proponas alian:$ Japiks', el ^ciuj ventoj aeraj plej serena...$ Kion vi pensas pri tio?$ v. 7 Mi ne vidas bone, kial vi ^san^gis:$ ^Gi per parfuma blovo ^sveligu velon plena..$ per: ^Sveligu per balzama blovet' la velon plena...$ Se vi preferas balzama al parfuma, mi konsentas; sed mi kredas, ke mia verso estas pli klara, rememorigante la pronomon ^gi; kontra^ue la via, pro manko de konjunkcio (kaj) inter amba^u verboj alridu kaj ^sveligu, faras iom strangan efekton.$ v. 8 ke ans. kaj estas, la^u mia opinio, evitinda, por ne reipeti la saman frazkons<->truon kiel ^ce la fino de la 1a strofo: gvidu..., ke li... vidu!$ ^sveligu...,ke ^gi...flugrapidu!$ Male flugrapidu ans. alrapidu estas tre bona.$ V. 11 Via traduko estas pli kompleta ol la mia (pro: feli^ce) sed, mi kredas malpli klara: la "pruntante (kio signifas jen pruntedonante, jen prunteprenante) frat-ra<->dion (kio povas signifi: radion-fraton a^u radion de frato a^u radion indan je la amo de frato - kaj nur tiu lasta senco estas la vera)" ne kontentigas min. Mi preferas forlasi "feli^ce", kiu facile subkompreni^gas kaj resti pli malimplicite. v. 12 Via korekto estas tre bona: "mian kor-duonon" estas eltrova^jo, pri kiu mi ne e^c pensis.$ v. 14. Bonega estas anka^u via korekto; nur unu hezito: ^cu la malesto de la artikolo anta^u "tero" ne estas iom konfuza?$ Mi multe dankas vin pro via akcepto tralegi la Cidon: kompreneble mi sendos al vi kopion, sur kiu vi povos marki viajn korektojn. Mi estas nun ma^sinskribante ^gin.$ Pri la apero de via revuo, min erarigis unu el la anoj de la Lille'a grupo, kiu ricevis no 1an de "Literaturo", revuo ^jus eldonita en Malmö (Svedujo) de Sroj Knutsson kaj Cederholm: ne vidinte la revuon, mi kompreneble kredis, ke ^gi estas la via; nur anta^u kelkaj tagoj mi ricevis la ekzempleron, kaj povis konstati mian eraron. ^Cu vi konas tiun iniciaton, kaj ne timas, ke ^gi malprosperigu amba^u rev<->ojn la fakto, ke ekzistas du, dum estas tiel malfacile vivi unuope? Mi devas diri, ke ^gia aspekto estas multe malpli luksa ol tiu de la malnova "Literatura Mondo". Pri tiu punkto, mi dankas vin pro la sendita prospekto, sed mi rimarkigas vin, ke vi ne montris, en kia mono estas kalkulataj la prezoj: 0.7.5. ^cu tio signifas 7 pengoj (t.e. 24 fr.fr.?) ^Gi ne estos karamultekosta, kaj mi ne komprenas, kiel vi esperas da^uri kaj vivteni. ^Ciel mi sendas al vi mian abonon tiel kalkulata: se mi eraris, bonvolu ekskuzi kaj averti min.$ Nun al viaj tradukoj.$ AL HELENA. v.3 jenon ^sajnas iom malpoezia, ^cu ne?$ v. 4 mi ne povas skandi la verson aliel ol per korjambo ^ce la dua hemisti^c^ho:$ o - o - o -o / - o o - o - o$ Ronsard' min gloris iam, kiam mi estis bela$ Kaj tio kontra^uas viajn principojn.$ v. 13 Mi kredas, ke vi devas skribi:$ ho kredu do min, vivu, je morga^u neatende$ kaj ne: je l' morga^u, ^car, se vi metas la artikolon anta^u "morga^u", vi faras el tiu adverbo substantivon, kaj devas aldoni la o de l' substantivoj, tio estas skandi: "je l' morga^u' oo-". Dum "je morga^u" estas analoga al "por ^ciam" ktp.$ v. 14 La akumulado de adverboj en la dua parto de la verso ^sajnas al mi peza kaj malpoezia.$ Se tio povus vin interesi, mi anta^ue tradukis tiun poemon jene:$ Kiam vi tre maljunos, nokte, ^ce lum' kandela,$ sidanta apud fajro, kombanta kaj ^spinanta,$ vi kantos miajn versojn kaj diros ekmiranta:$ Ronsardo min la^udadis, dum mi jam estis bela!$ Neniu servistino, nova^jo pri tiela,$ e^c jam pro la laboro duone dormetanta,# je l' mmmm famo de Ronsardo ne estos sin vekanta,$ benante vian nomon per la^udo ja ^ciela.$ Mi estos sub la tero, kaj mi, fantomo vana,$ inter la ombroj mirtaj mi ^guos la ripozon;$ vi estos ^ce fajrejo maljunulin' ka^urinta,$ vian mal^saton kaj mian amon beda^urinta...$ Vivu, se vi kredas min kredas, ne estu morga^uana,$ rikoltu de la vivo hodia^u tuj la rozon.$ Mi volis konservi la rimojn per participoj prezencaj, kiuj karakterizas la fran<->can poemon, kaj estas la rezulto de ia teorio de la Plejado. Mia 12a verso, cezur<->ita post la 5a silabo ^sajnos al vi sendube terura; mi estas sufi^ce kontenta pro "morga^uana", sed mi nescias, ^cu vi ju^gos kiel mi mem.$ AL MARIA. v. 2 ^Cu ne estus prefera:$ Jam de l' ala^udo gaja ^ciela trilo sonis,$ kvankam gaja estas dubsenca pro sia loko.$ v. 3 Dessus l'épine estus pli bone: kaj sur la dornarbusto ...Ver^sajne temas tie ^ci ne pri la dorno (épine) sed pri la kratago (aubépine).$ v. 5 Sus debout! estus pli bone: Ekstaru! ol Do venu!$ v. 6 Tie ^ci ankora^u vi uzas malgra^u ^ciuj viaj pro-testoj la korjambon en la dua hemisti^co! ^Cu fine vi akceptis tiun licencon?$ v. 11 Mi kredas, ke via traduko difektas la sencon; france "gracieux:" kuni^gas kun "dis "dormir": kial ne skribi, kun stumblo:$ Sed tenas son^g' a^urora, por knabinoj gracia,$ fermitajn la palpebrojn sub dol^ca dormo plue;$ a^u, prefere:$ Sed son^goj de l' a^uroro, por knabinoj gracia,$ viajn palpebrojn tenas sub dol^ca dormo plue;$ Krome "okuloj ringumitaj" estas strangeta. Cetere, tiu ^ci traduko estas preska^u perfekta, kaj ^gojigas min, ekster la fino de la oka verso: pena, kiu ^sajnas iom, kiel ni diras, tirita per la haroj. ^Cu ne estus eblae konservi ^cie la saman rimon:$ malviglema - ...lamento ame ^gema - pri l' herba roso gema - ... la via man' zorgema - ?$ Mi komprebnas, ke ^sokas vin uzi dufoje la saman sufikson -em, sed, kiel mi jam dir<->is pri la participoj de la soneto Al Helena, la uzado de sufikshavaj vortoj je la fino de l' versoj estas teorio de la Plejadaj poetoj (Kp anka^u la soneton de Du Bellay: Comme le champ semé en verdure foisonne etc..). Nu la francaj vort<->oj: paresseuse, amoureuse, perleuse, soigneuse estas derivitaj per la sama sufikso -euse (vir. -eux) de la vortoj paresse, amour, perle, soin, tute same kiel la esp-aj vortoj malviglema kaj zorgema: nur tiujn du oni devas konservi, ^car en la aliaj la sufikso -euse havas alian sencon, sed tiujn du oni devas konservi, la^u mia op<->inio.$ Pri la rimo "gema" mi ne dubas, ke vi scios trovi pli konvena frazkonstruon: la mia estas ne suf^ce klara.$ FELI^CA ESTAS v. 4 Kial pla^ce kaj ne pace, kiel en la teksto (paisiblement)?$ v. 5 Mi komprenas, sed ne ^satas la uzon de dupunktoj en mezo de propozicio;$ v. 6 Vi uzas afekcio en nova senco, ne tre rekomendinda. Cetere la franca vorto ne estas klara: ^cu ^gi signifas "korinklino" a^u pli bone, kiel mi kredas "humoro", oni ne estas certa. Mi multe preferus "opinio", kiu korespondas sufi^ce ekzakte al la esprimita ideo.$ v. 8 Mi ne scias, ^cu "transflugi" estas tre klara; "transpa^si" ne estus eble pli bona, "kreskigi" donus la sencon ekzaktan, sed estus tro proza; Eeble oni povus di<->ri "grandigi, vastigi". Sed mi inklinus e^c forigi tiun verbon kaj anstata^uigi ^gin per prepozicio:$ Lia dezir' plej granda, - ddeziro sen pasio-$ preter la propran lian heredon ne avidas. (a^u preter la propra lia)$ v. 10 Ankora^u korjambo en la dua hemisti^co.$ Tiu ^ci soneto, kun tiuj korektoj estas tre bele tradukita.$ FELI^CA KIU KIEL Tiu ^ci soneto estas malpli bone tradukita, kaj vi ne atingis la saman perfektecon, kiel aen la aliaj. En 1a v. kiu kiel esas estas tre dura; v.3 multkolora estas tro evidenta "kejlo"; v. 8 an^gevina ^sajnas malbone elektita radi<->ko: la provinco nomi^gas An^juo (france) a^u Andegavum (latine), kaj la esp-aj tra<->duko estos An^juo a^u Andegavo, la adjektivoj, an^jua kaj andegava; v. 14 estas tre doma^ge ne fini la soneton per "Angevine", kiu klarigas la tutan poemon, kaj sid<->as en tre grava loko pro sia grava senco (ekzakte, kiel en "Al Vergilia ^sipo).$ Mi mem provis anta^ue traduki ^gin:$ Feli^ca, kiu faris, kiel Ulis' voja^gon$ belan, a^u kiel tiu, kiu l' or^safon prenis,$ kaj poste, morprudenta kaj sa^ga, li revenis$ inter parencoj vivi la restan sian a^gon.$ Ve! Kiam mi revidos malgrandan la vila^gon,$ kaj fumon eliranta gajete la kamenon,$ kiam de mia xxxx hejmo revidos mi l' ^gardenon,$ kiu por mi valoras plej re^gan e^c pejza^gon?$ Pli pla^cas min de l' avoj la konstruita domo$ ol la a^udacfrontonaj palacoj apud Romo,$ pli pla^cas ol la dura marmor' l' ardezo xxx blua;$ pli mia franca L^uaro ol la Tiber' Latina,$ pli mia Lireeto ol monto Palatina,$ kaj pli ol maraero mia mildec' an^jua.$ Tio ne estas ja perfekta: la rimoj de la du verskvaroj estas nur asonancitaj in<->ter si; "fine" n'est pas rendu ne estas tradukita; sed tamen mi kredas, ke mia traduko superas la vian, kaj ke la^u tiu direkto oni devas ser^ci.$ Mi kredas, ke se ni povus labori kune por starigi francan antologion, ni fine atin<->gus ian gradon ne komunan de perfekto, kaj tie libro povus esti modelverko pri esp-a poezio, ties ritmoj kaj licencoj - multe pli ol la Kataluna Antologio, tro originala kaj ne ^ciam sufi^ce interesa. ^Cu vi ne pensas same?$ ^Car mi venis al tiu demando de poeziaj licencoj, ni ekzamenu viajn proponojn pri tio. Estas inter ni grava malkonsento. Ni iru la^uorde.$ Unue mia metodo pri la koncizeco de la lingvoj ne estas ^himera. La koeficiento de la angla lingvo estas, ne 1:2, sed 1:1,358 (Germana 1:1,188 - France 1:1,151 - Itala 1:1,145 proksimume, ^car pri tiu lasta mi ankora^u ne kalkulis sufi^ce grandan nombron da silaboj; oni devas atingi almena^u tri mil, el diversaj a^utoroj kaj tra<->dukistoj). Do por traduki konvene la anglan deksilabon, oni devas uzi esp-an ver<->son mezan inter 13 kaj 14 silaboj, tio estas por ^Sekspir ses- a^u sepjambojn. Sed, praktike, en la plimulto el siaj tragedioj, ^Sekspir uzas verson de 11 silaboj (with double endings) miksita kun puraj deksilaboj, en proporcio de 1/3. Ni devas sekve multipliki xxx 1,358 x 10,3 = 13,98 tio estas = 14. Mi estas inklina en tiu okazo uzi sesjambon, kun lar^ga permeso anstata^uigi jambon per anapesto en la komenco de la versoj. Sed oni ja povus anka^u akcepti sepjambon, kiel por la fran<->ca aleksandro, sed kun severa formo. Kontrolo de mia teorio estas la fakto, ke en nia lingvo la aleksandro sufi^cas por traduki ekzakte la anglan blank verse, kaj reciproke.$ Vi vidas do, ke la atento al la koncizeco de la lingvoj ne estas iluzia entrepre<->no, sed konsiderinda faktoro provo. La atento al tiu faktoro povus liberigi nin de la ser^co de la lingva koncizeco, kiun mi abomenas - kaj mi vidis, ke vi anka^u, se ne teorie, almena^u praktike. La Tadeo de Grabowski estas por mi ekzemplo de tio, kion oni ne devas fari. Sendube tie enestas multaj spritaj konciza^joj, sed tro mul<->taj: mi nepre ne ^satas lian ^stonplenan lingvon, lian enigmoidan kaj ^sarademan poe<->zion: legi poemon ne devas esti kaprompo nek ^svitiga laboro. Nenie oni sentas ti<->un facilecon, tiun elegantecon de la poezia lingvo de Z., ekzemple a^u de vi mem. Oni kredus, ke lia muzo vesti^gis per tro strikta jako, kaj ne povas etendi la bra<->kojn - mi ne parolas pri la flugiloj, kiuj estas tiel premitaj, ke ili tute malap<->eris. Komparu ekz. tiujn versojn de Grabowski:$ Latvo, patrujo mia! Simile al sano$ vian grandan valoron konas nur landano,$ vin perdinte. Belecon vian mi admiras,$ vidas ^gin kaj priskribas, ^car je vi sopiras.$ Dipatrino! Vi gardas ^Censto^hovon helan,$ en Ostro-Brama lumas! Vi, kiu kastelan$ Novogrodek defendas kaj pian urbanon, -$ kiel Vi al infano redonis la sanon...$ tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!...$ Dume transportu mian sopiran animon$ al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj...$ kun tiuj de Zamenhof:$ Litova, kara patroland', la sanon vi prezentas!$ Valoron vian tiu nur en plena vero sentas,$ kiu vin perdis. Pleje nun min via ^carm' altiras,$ ravita mi priskribas vin, ^car mi je vi sopiras.$ O sankta Virgulino, Vi defendo ^Censto^hova,$ lumanta en la Ostra-Bram' kaj en kastel malnova$ de Novogrodek, kie vi la urbon feli^cigis!$ Kiel infanon iam min mirakle Vi sanigis...$ tiel mirakle al patruj' per Vi revenos filoj!$ Sed nun animon mian Vi forportu sur flugiloj$ al la montetoj de arbar', al tiuj verdaj kampoj...$ kaj diru de kiu flanko estas - mi ne diras e^c la veran sencon a^u la plei facil<->an kompreneblecon - sed nure la gracion, la poezion, la lirikan spiron? ^Cu tio est<->us ebla, se Zamenhof estus elektinta verson tro mallongan?$ Mi persistas en mia kredo, ke ^ciufoje, kiam Esp-o ne estas same konciza, kiel la nacia lingvo, oni devas elekti verson je rilata longo. Mi do tute ne opinias kiel nacia lingvo, oni devas vi pri la franca deksilabo. Vi konkludas de tio, ke german<->noj tradukas francajn deksilabojn per siaj kvinjamboj, tion ^ci, ke anka^u en Esp-o ni devas uzi la kvinjambon por la sama celo: sed tio konsistigas nur ian "pétiti<->on de principes", ^car vi konsideras kiel certan tion, kio estas ^guste pridiskuta<->ta. Mi ne kredas, ke Esp-o devas rangi sin unike en unu ritm-sistemon, nek la an<->glogermanan, nek lan romanan: mi kredas kontra^ue, ke ^car Esp-o estas internacia lin<->gvo, ties poezio devas anka^u esti internacia, kaj allasi plej diversajn sistemojn metrikajn, se nur ili ne estas kontra^uaj al la spirito de la lingvo. Mi konsentas, ke oni faru en Esp-o versojn skanditajn la^u la skemo de la anglak a^u germanaj, sed mi asertas, ke Esp-o devas egale havi versojn specialajn, adapta^joj de la ro<->mana vers-sistemo al la esp-a fonetiko. La problemo estas trovi verson, kiu povas servi egale por italaj, hispanaj kaj francaj versoj. La aleksandro, pri kiu ni ak<->ordis, estas bona ekzemplo: sed ^gi devas esti kompletigita de deksilabo kaj eble oksilabo. Kaj pri la franca deksilabo, a^u la itala dekunusilabo, mi ne povas ^san^gi miajn konkludojn. Rimarku cetere, ke la germanaj lingvoj depruntis tiun verson de la romanaj: precize, estas la anglo Chaucer, kiu adaptis la francan deksilabon al la angla fonetiko; de tie, ^gi pasis en la germanan lingvon, okaze de tradukoj de ^Sekspir. Do, se la anglogermanoj permesis al si ^san^gi grave kaj profunde modifi la karakteron de la franca deksilabo, mi ne komprenas, kial la esp-istoj devus kon<->servi tiu anglogermanan procedon kaj eviti, kiel peston, la francan originalan.$ Cetere, se vi uzas la kvinjambon por traduki la romanan epikan verson, vi devas uzi ne nur la cezuron post la dua jambo, sed ankora^u tiun post la tria:$ kiun en viv' alia / kaj nebula$ mi eble konis / kaj kiun mi memoras.$ ^Car jen la malfacilo, kiam oni ne markas la cezuron per superflua silabo: oni po<->vas marki belan teorian cezuron post la 4a silabo, kiel vi faris en la unua el tiuj du versoj, sed vi ne povas malhelpi la leganton cezuri la^u la senco, tio est<->as, kiel mi faris, post la 7a.$ Pri la nomo de la aleksandro, mi ne konsentas kun vi: al mi ^sajnas, ke la nomo de<->vas montri la originon de la verso, ^car ekzistas almena^u tri specoj da aleksand<->roj, la pola, la hungara kaj la franca. Mi proponas, ke oni nomu tiujn esp-ajn alek<->sandrojn per la originnomo sekvita de -moda, ekz. hungarmoda, polmoda aleksandro. Pri la tria speco, estus pli bone, mi kredas nomi ^gin: italmoda prefere al franc<->moda: efektive la skemo o- o- o-o/o- o- o-o pli similas la italan formon de la aleksandro (versi martelliani) ol la francan. La nomoj: franca, hungara, pola aleks<->androj signus tiujn versojn en la franca ktp. lingvo, kiel vi proponas.$ Anstata^u --moda, mi pensis anka^u al --oida, sed tio estus tro teknika. Aliparte --devena estus tro longa, kvankam tre ^gusta difino.$ Mian skandon de la Nibelunga verso mi prenis de la fama klasika eldono de Dro Bartsch, ^ce Brockhaus (Leipszig.$ Ni venu nun al viaj versteknikaj, t.e. prozodiaj koncizigoj. Mi komprenas bone vian senton de la malforteco de la vokalo i anta^u alia vokalo: mi povus e^c konsenti, ke en almena^u kvarsilabaj vortoj, tia i, kiam ^gi estas senakcenta, estu kalkulata kiel kvaza^uvokalo (=j). Sed mi ne povas akcepti la reston de viaj proponoj, pro tio, ke la franco orelo ne estas kapabla a^udi mezan stadion inter i silaba kaj j konson<->anta; ni prononcas a^u nasjô (=nation) a^u, en versoj, nasiô. La francoj, kaj mi mem la unua, en tiu verso de Grabowsky:$ kaj iris ni kune ^ce pied' de lavinoj o-o o-o o-o o-o$ prononcos ^ciam: ^ce pjed' de lavinoj.$ Mi bone scias, ke ne estas la sama afero por la italaj oreloj, kaj ^sajne por la hungaraj, sed estas io ^guste, kion ni absolutene povas imagi nek senti en tiuj lingvoj: mi legas kaj komprenas sufi^ce bone la italan, sed mi ne povas senti la ritmon de italaj versoj, kiam en ili abundas tiajn transglitoj de vokaloj. Vi komprenas bone, ke de tiam estas nepre neebla skandi kia unusilabe, se vi ne vol<->as, ke ^ciuj francoj akcentu la lastan silabon kjà (kaj ili jam tro emas al tia oksitona akcento, e^c prononcante ki-a!) Same pri kapreolo, granda eraro: ni pro<->noncons ilin per 4 a^u 5 silaboj a^u, se ni volas uzi nur 3 a^u 4 silabojn, ni artik<->igos: kaprolo - grand' eraro.$ Fine, pri viaj gramatikaj licencoj (elizio de la -a de la artikoloadjektivo), mi kontra^usta<->ras absolute, ^car tio prezentus gravan ^san^gon en la Fundamento, ne e^c kalkulante la malfacilecon de kompreno. Mi konsentus, en raraj okazoj, al la uzo de la adjek<->tivo kiel unua elemento de komponitakunmetita vorto (kvankam tio estas nêe^gusta uzo) ^car ^gi estas tamen konforma al la spirito de la lingvo. Sed uzi la radikojn nudajn kun la xx senco de la derivita adjektivo estus tute kontra^ua al la uzo, al la logiko kaj al la gramatiko.$ Kiel gramatikaj licencoj, mi konas nur tri akcepteblajn: 1o la regula elizio de la o de l' substantivo ^ce la tabel-pronomoj: ki' anstata^u kio, ti' a, tio ktp. Ekz.: neni' timigas min, nenion mi esperas.$ Mi ne scias, kieal oni ^gis nun ne uzis tiun formon.$ 2o la kunmetado de la personaj pronomoj kun sekvanta substantivo, anstata^u la uzo de posesivaj pronomoj: vi-mano ans. via mano, mi-lando, kiel oni diras re^g<->lando. Kvankam logika, tia uzo estas nekutima, kaj krome povas okazigi konfuzojn, en la xxxxx la^uta legado: tial mi ne uzis ^gin ^gis hodia^u.$ 3o la uzadon de la verbaj finia^joj kun la senco de la kopulo "esti": ekz.$ Malforto, via nomo as virino.$ Logika konsekvenco de tio estas la uzado de la kunmetitaj formoj: estintas, farin<->tus ktp.$ Tiun lastan uzon Zamenhof deklaris, ne kontra^ufundamenta, sed kontra^ua al la nuna uzado. Pri tiu punkto mi kredas, ke la situacio ^san^gi^gis, ^car Z. mem uzis formojn kiel "cezaras" - "avaras" t.e., en kiuj -as signifas evidente kiel -estas.$ Sed mi rekonas, ke la supredirita uzo estas tiel oportuna por traduki la orignal<->ojn unusilabajn I. è F. est, A. is, G. ist, ke mi esperas, ke oni akceptos ^gin; de nun mi jam uzis la kunmetitajn formojn "farintus" ktp., kiam mi nepre bezonis.$ Jen ^ciuj licencoj, kiujn mi opinias allaseblaj. Ili ne estas multaj, nek pri la prozodio, nek pri la gramatiko: kaj tio estas komprenebla en internacia lingvo, kiu devas esti senescepta.$ Kontra^ue, mi estas tre lar^gspirita pri la licencoj leksikonaj, t.e. la neologismoj: mi pensas pruve, ke xxx precipe per la poezio (a^u arta prozo) eniras neologis<->moj en nian lingvon. Mi akceptus do: aperti, trista, olda, povra, febla, dura, strikta, cis, i^si, ktp. Mi konsilus sole, en la libroj, starigi tabelon de la neologismoj, kaj montri per speciala signo tiujn, kiujn oni proponas por la ^generala uzo, de tiuj, kiujn oni proponas por la poezio.$ Nun venu ni al viaj tradukoj, korektitaj:$ La Balkono. Mi beda^uras, ke en aliaj lingvoj la vorto "maîtresse" signifas pagitan konkubinon; france ^gi signifas nur eksteredzi^gan amatinon. La traduko per majstr<->ino iom ^sokas min, sed kiel aliel? Majstrin' de ammajstrinoj estas plej fidela, se ne la plej belsona; "majstrin' de kormajstrinoj" estas tro spiritualisma.$ "kiel envie ka^skurteno" povas esti tolerita, pro manko de plibono.$ "^ci lip-sur-lip' sen fin'" estas vere lerte trovita, sed por mi tiuj du plosivoj sinsekvaj ip-ip sonas tiom dura, kiel "kis' kaj kis'". Kial ne "^ci kisado sen fin'", kun stumblo?$ "^car kien ser^ci..." Mi volis per la akuzativo "kien" montri, ke oni transloki^gas por ser^ci, ke oni devas iri malproksimen por trovi. Tio estas nur nuanco. Koro de Hjalmar Mi ne amas "en bek' kun mia kor'", ^car - krom la sono ekk - mi g ne komprenas tion: ^gi ^sajnas signifi: ser^cu mian fian^cinon en iu beko, kun mia koro, kio estas sensenca^jo. Tio estas unu el la Grabowskyaj implikoj, kiujn mi a<->bomenas. Mi ne ^satas nek admiras mian proponon "kun en bek' mia kor'", sed almena^u ^gi estas logika kaj komprenebla.$ La folio. Multe pli bona estas la nova komenco.$ Taliarkus. Mi preferus la konstruon per participo, tamen: pri la fino de la stro<->fo (Ho Taliarkus, el kru^c' sabina) konsentite. La nova formo de la lastaj strofoj estas pli bona.$ Barine La cezuro ne estas ^ciam ^ce Horacio post la kvina silabo, en la sapfa ver<->so, ekz. (Carmen Seculare, I) Phoebe silvarumque/ potens Dianae$ Se pro romp' de ^juro / vin puno iam$ En tiu odo vi ne tradukis la 4an strofon:$ Ridet hoc, inquam, Venus ipsa, rident$ simplices Nymphae, ferus et Cupido$ semper ardentis acuens sagittas$ cote cruenta.$ Oni povus diri:$ Ridas ja pro ti' e^c Venero, ridas$ Nimfoj sen malic', kaj xx Dezir' kruela$ dum akrigas li siajn sagojn brulajn (li la sagetojn ardajn)$ sur ^stono sanga.$ Chloe. Via teorio pri la uzo de longaj silaboj en la spondeoj estas tre prava kaj por mi vera revelacio. Mi plene konsentas.$ Vortaro Mi ne tre ^satas uzi kvaza^u kiel adverbon; sed en via frazo, oni povas kla<->rigi kvaza^u kiel prefikso: mi estis kvaza^u-ebria pro la ^gojo, kaj tiel mi skribus.$ Pri ceteraj aferoj, mi proksimume konsentas kun vi.$ Mi finos inde mian longan sed rapidan leteron per francaj poemoj el Ronsard:$ Por Heleno.$ "Oni ne devas miri, konfesis maljunuloj$ bonaj, vidante pasi sur Troja mur' Helenon,$ ke por beleco tia ni faras tian penon:$ nia sufer' valoras malpli ol ^si-okuloj.$ Tamen pli bone estus konsenti al postuloj,$ kaj por mildigi Marton, al ^si lasi revenon,$ ol vidi: en kamparo, da sango tian plenon,$ l' asalton al remparoj kaj urbon for en bruloj!"$ O patroj vi ne devis, al kiuj fortoj mankas,$ timema per konsilo junulojn malbonservi;$ sed junaj kaj maljunaj, vi devis kune, dankaj,$ por ^si la korpojn, havojn kaj urbon malrezervi:$ Menelas estis sa^ga, kaj ja Paris'o anka^u,$ unu postuli ^sin kaj aliu ^sin konservi.$ Pri la morto de Mario.$ Kiel vidi^gas bran^ce, en maj', la gloro roza,$ ^ce sia bela juno kaj ^ce l' unua floro,$ ^jaluzigante l' tagon pro sia helkoloro,$ kiam matene banas l' a^uroro ^gin larmoza;$ Graci' kaj Amo ku^sas en ^gia sin' ripoza,$ ^gi ravas la ^gardenojn kaj arbojn per odoro...$ Sed senfoliigita ^gi mortas kun doloro,$ frapita de la pluvo a^u varmo furioza.$ Tiel la vian junan kaj verdan nobelecon,$ kies ^ciel' kaj tero honoris la belecon,$ Park'o mortigis, kaj nun en cindroj vi ripozas;$ kiel obsekvojn, prenu de mi larmojn kaj plorojn,$ en vazo tiu lakton, en korbo tiu florojn,$ tiel ke via korpo, viva kaj morta, rozas!$ (^car korp' vivanta kaj morta ja nur rozas).$ Mi sendos balda^u al vi unu novan antologion de la moderna franca poezio, kiu eble intereson vin.$ Kun plej kora kaj amika saluto, kredu min tute via$