Tajpanto: Marc van Oostendorp, mvo Dato de fintajpado: 19.XII.1998 Noto: 1. Anstata^u la ciferon '1' GW uzis la literon 'I' 2. GW ne metis spacetojn post punktoj, komoj, ktp Mi s^ang^is tion. Lille, la 14an de Oktobro 1930.$ Tre Kara Kolego,$ Mi bone ricevis vian leteron dum miaj ferioj, kaj, se mi ne tuj respondis, mi tamen tre ^gojis legante viajn spritajn kaj lertajn pa^gojn. Sed mi ne portis kun mi mian skribma^sinon, kaj tial mian revenon en Lille'n por fari al vi respondon.$ Unue mi dankas vin pro viaj remarkoj pri nia vortaro: mi studis ilin kaj trans<->donis al mia amiko Grosjean-Maupin. Pri kelkaj tamen mi ne plene konsentas: 1o La formo fare de estas jam de pluraj jaroj uzitaj en Sennaciulo kaj aliaj publika^joj el la sama firmo. Krome ^gi estas multe pli klara kaj komprenebla ol flanke de. Mia propra opinio estus e^c riski la formon far'de, analogie al dank' al. Mi tute konsentas kun vi, ke tiajn frazkonstruojn oni devus zorge eviti, sed la devo de vortaristo estas montri la jam ekzistantajn rimedojn, per kiuj la lingvo povas, se bezone, esprimi tian ideon.$ 2o Esperi, ke ...u estas ja malpli kutima ol esperi, ke ....os, sed ne malkorekta; pruve, la sola regulo pri la uzo de modoj en Esp-o estas uzi en dependaj propo<->zicioj la saman modon, kiun oni uzus, se tiu propozicio estus sendependa. Nu oni povas skribi: li venu! mi tion esperas.$ 3o Kolori: ni simple studis kaj eksplikis la nunan uzadon de kolori kaj kolori<->gi, la^u Z. kaj Bein. Ne nur en tiu vorto, sed en multaj aliaj (Dolori, glori, hono<->ri ktp.) la uzado de la d sufikso IG estas tre fantazia.$ 4o. Koncipi. Via ekzemplo estas bona (la Dipatrino estas koncipinta senpeke), sed anka^u la mia. Kvankam mi ne estas katoliko, mi a^udis pri la dogmo de la Senmaku<->la Koncipi^go, difinita en 1870 de la Vatikana Koncilio, kiel la kredo, ke la Di<->patrino estis koncipita senpeke de sia patrino, Sankta Anna. La kredo, ke ^si kon<->cipis senpeke Jesuon estas multe pli antikva, kaj komuni^gis jam en la 3a jarcen<->to. Multaj eraras pri la signifo de la aludita dogmo, kaj ^guste pro tio mi tiel redaktis la ekzemplon.$ 5o Edzi^gi povas konstrui^gi kun AL a^u KUN. Sed en la citita ekzemplo de Z. la prepozicio AL ne dependas de la vorto edzi^go, sed de la vorto amo.$ 6o La 3an sencon de JA mi anka^u ne bone komprenis: ^gi estas pure propra ideo de Sro Grosjean-Maupin, kiun li sendube rezignos en la venonta eldono.$ 7o Kvaza^u. UNue mi ne konsentas, ke Kvaza^ue povus esti anstata^uita de Kvaza^u: est<->as nepre bezone klare distingi la adverbojn de la konjunkcioj, kion Z. ne ^ciam sufi^ce nete faris.$ Pri la sencoj de Kvaza^u, certe ili estas iom malsimplaj: sed vi ne devas forgesi ke nia vortaro devas anka^u servi por komprenigi la jam ekzistantajn tekstojn: tial mi penis por plej multe klarigi la nunan uzadon.$ 8o. Pri retroen, ^gi estas analogia al anta^uen!$ 9o. Ni bezonas Kropon kaj Kropfon kaj e^c trian vorton, en la iom scienca lingvo. Estas tute neeble nomi per la sama nomo; 1o internan sakon, provizitan per gland<->oj kaj muskoloj, destinita al digesto; 2o eksteran po^son el simpla ha^uto, sen ia fiziologia rolo; 3o malsana kaj idiotiga tumoro ^ce la homo. ^Car tiuj terminoj ri<->latas al la sama fako, oni devas plej severe eviti la konfuzojn.$ 10o. Pri fortuna kaj feli^ca vi estas eble prava, kvanka^um etimologie. Feli^ca sign<->is tiun eksteran ^sancon, kiun vi volas montri per Fortuna: Sylla nomis sin Felix t.e. bon^sanca. La interna feli^co la latino montris per beatus. Kaj mi ne vidas la sencon, kiun vi donos al Beata, kiun vi indikas kiel neologismo. Fine, ne forg<->esu, ke ne al vortaristoj apartenas la proponado de novaj vortoj a^u sencoj.$ Ni revenu nun al la versfarado. Pri la ^svebo mi akceptas preska^u vian teorion, sed ne tute: a^u mi kredas, ke eble ni malkonsentas pro la senco de unu vorto. Vi diras, ke la vo^co devas akcenti neniun el la silaboj de estas en la verso:$ Malforto, via nom' estas virino$ sed vi koncedas, ke sur -as tamen sidas akcento "pure teoria". Mi kredas, ke tiu "teoria" akcento, kiun mi nomas "ritma" devas iel a^udi^gi, ne tiel forte, kiel la veraj akcentoj de FORto a^u NOM' a^u viRIno, sed tamen iom. Mi pensas, ke se oni volas, ke a^uskultanto bone kaptu la veran ritmon de la verso, oni prononcu la silabon -as iom pli nete, pli sstre^ce ol la anta^uan kaj sekvantan. Tio devas kom<->preneble resti tre diskreta, nur unu indiko por la a^uskultanto, sed tiu indiko estas nepre necesa, se ni deziras eviti miskomprenon. Ekzemple, en la verso, kiun mi citis al vi:$ li malsanigis la militistaron vi a^udas kvinjambon, skandante: o-o=o-ooo=o (o estas via teoria akcento)$ Nu la verso estas eltirita el Kofman's Iliado (Fundamenta Krestomatio), kaj for<->mas pecon el daktila verso, skandenda: ooo=ooooo=o$ Se tian verson vi prononcas, markante nur la verajn (gramatikajn) akcentojn, ooo=oooo=o ooo=ooooo=o$ kiel vi volas, ke la a^uskultantoj elektu inter la jamban kaj la daktila skemo? Estus nur ^haosa sekvo el konfuzaj silaboj. Mi pensas do, ke oni devas prononci la silabojn li kaj mi kun pli granda stre^co de la konsonanto, por indiki la veran ritmon.$ Via teorio pri la prononco de la esp-aj vokaloj estas agrabla por la^u a^udo, sed iom komplika: mi ne sufi^ce frekventis la esp-ajn kongresojn por scii, ^cu ^gi respondas la ^generalan prononcadon. Certe tiu de Grenkamp estas eksterordinare konfuziga kaj tro rapida. Sed vi eraras atribuante al de Beaufront la iniciaton de varia elparolo de la vokaloj: li kontra^ue ^ciam rekomendis prononci ilin ^ci<->am mezlongaj kaj nek vastaj nek malvastaj. Unu el miaj amikoj, Sro Migliorini diris al mi, dum la lastaj ferioj, ke jam de kelkaj jaroj, li observis la pronon<->cadon de la kongresanoj, kaj alvenis al tiu konkludo, ke oni ^generale prononcas la akcentitajn vokalojn longaj kaj vastaj, kaj la senakcentajn mallongaj kaj malvastaj. Mi kredas, ke tia regulo estus sufi^ce simpla, se oni povus ^gin alpre<->nigi de ^ciuj instruistoj: ne estus grave, se la germanoj ekz. mallongigus la ak<->centajn vokalojn en fermitaj silaboj, wwwwwww se nur ili prononcas ilin vastaj. Krome mi devas diri, ke la francoj ne povas distingi inter i vasta kaj i malvas<->ta, nek inter u vasta kaj u malvasta: nur la longecon ili perceptas ^ce tiuj vo<->kaloj.$ Pri la franca ritmo en Esp-o, mi devas anta^u ^cio atentigi vin pri unu afero: ^ciuj lingvoj ne estas same koncizaj, kaj por esprimi la saman ideon, iuj uzas pli a^u malpli da silaboj ol aliaj. La konsekvenco estas, ke se ni volas traduki nacian verson per esp-a verso, ni devas atenti por elekti esp-an verson kapab<->lan enteni la vortan materion de la nacia verso. Sed se ni volas rekte skribi en Esp-o verso similan al iu nacia, ni bezonas zorgi nur la analogion de la ritmo. En la libro, kiun mi preparis pri la Esp-a versfarado, mi pretigis metod<->on por fiksi la rilaton inter certa nombro da silaboj en nacia lingvo kaj la nombro da esp-aj silaboj necesaj por traduki la unuajn. Ekz. por la franca ling<->vo, tiu rilato estas egala al 1/1,151. Se do ni volas traduki la francan alek<->sandron, ni devas elekti verson esp-an, kiu entenos ^cirka^ue:$ 12,5 x 1,151 = 14,38 ww ,t.e. inter 14 kaj 15 silabojn. Kaj la formo akceptita de vi kaj mi mem (o- o- o-o/o- o- o-o) plene respondas tiun postulon. Tiu, kiun mi mem elektis por la franca tragedio (sepjambo) egale ta^ugas.$ Sed se ni volas simple skribi en Esp-o versojn, kiuj plej similas la francan aleksandron, ni ne povas elekti pli ta^ugan ol via hungara aleksandro, kiu donas al la franca orelo ekzakte la saman ritmon kaj nombron da silaboj:$ ardegante brilas radiaro suna...$ Tutsame, la hungara deksilabo$ eta domo ^ce Danubo granda$ redonas al ni la veran muzikon de nia deksilabo, ^car la franca akcento estas tre malforta, kaj e^c senakcenta, sed klare sonanta silabo, kiel -da (en granda) a^u -na (en suna), ludas por nia orelo preska^u la saman rolon ol niaj finaj akcen<->taj silaboj -leil (en soleil) a^u -nube (en Danube):$ et brillent ardemment les rayons du soleil$ une chaumine auprès du grand Danube...$ Do por niaj tradukoj, ni atentu la nombron da silaboj.$ Mi plene konsentas kun via elekto de la verso aleksandra, kiun vi nomas "nibe<->lunga", iom erare, ^car la Nibelunga verso havas ja fiksan nombron da akcentitaj silaboj sed varia nombro da senakcentaj: krome tiu verso havas 4 akcentojn en la unua hemisti^ho, kaj nur tri en la dua (krom en la lasta verso de ^ciu strofo, ,kie la du hemisti^hoj estas egalaj)$ , , , , , , ,$ Do wuchs in Niderlanden / eins edelen küneges kint,$ , , , , , , ,$ des vater der hiez Sigemunt / sin muoter Sigelind..$ Via erareto venas de tio, ke en la modernaj tradukistoj de la maljuna poemo oni trovas adapta^jon de tiu verso al la moderna germana verso:$ , , , , , ,$ auch wuchs in Niederlanden eines edeln Königs Kind$ , , , , , , ,$ Es hiess sein Vater Siegmund, seine Mutter Siegelind,$ , , , , , ,$ In einer reichen Feste, weithin gar wohl bekannt,$ , , , , , , ,$ Dort unter an der Rheine, zu Santen war sie zubenannt.$ Sed vi vidas, ke en tia verso, oni povas aldoni senakcentan silabon al la skemo (eines, seine), kaj la kvara verso estas ^ciam pli longa per unu silabo.$ Mi ne kredas do, ke oni povus nomi la koncernatan ritmon Nibelunga. Se nomon ^gi bezonas, ^cu oni ne povus nomi ^gin "franca aleksandro"? Tutsame, kiel la sestro^he<->o nomi^gus la "hungara aleksandro"?$ Mi konsentas kun vi, ke estus pli bone limigi la licencojn je la komenca ^horjam<->bo kaj je la stumbloj: sed mi ne komprenis se^cu (?) vi akceptas tiajn stumblojn nur en la dua hemisti^ho a^u anka^u en la unua, okaze?$ Sed mi da^uras pensante, ke por la franca tragedio la sepjambo estus pli bona, unue ^car ^gi estas iom pli longa ol la "franca aleksandro", kaj due por konservi la kutimon, jam internacian, traduki ^ciujn versajn teatra^jojn nur per jamboj. Sed tio estas nur flanka afero.$ Kontra^ue pri la franca deksilabo, mi ne povas akordfi^gi kun vi. Unue ni bezonas tie ^ci dekdu-silaban verson (10,5 x 1,151 = 12,08). Due, la franca deksilabo estas ekzakte aleksandro senigita je la du unuaj silaboj: ni devas do konservi, kiel dum hemisti^ho, ekzakte la duan hemisti^hon de la aleksandro:$ / o- o- o- o$ Se ni prenas vian proponon por la unua hemisti^ho: -o -o / ni atingas nur 11 si<->labojn, kaj ne 12.$ Mi ne vidas alian rimedon ol mia propono:$ o- o- o/o- o- o- o$ Mi tute ne komprenas, kial ^gi ^sajnas al vi stranga: la senakcenta silabo ^ce la cezuro vin ofendetas, sed ^gi povus esti kalkulata kiel la unua de anapesto:$ o- o- oo- o- o- o$ Nu vi uzis tute similan ritmon en traduko de Horacio:$ Jen, vidu, staraa blanke, sub alta ne^g' o- o- o- oo- o-$ a^u: Se vi pro l' ^jurromp' unufoje puno -o -o -oo -o -o$ En tiuj versoj anapesto a^u daktilo miksi^gas kun jamboj a^u tro^heoj. Jen aliaj versoj el diversaj nefrancaj poetoj, kie oni renkontas anka^u tiun anapeston:$ Mi pafis sagon en la aeron, o- o- o/o- o- o$ ne scias, kie ^gi falis teron.. (Grabowski, F. Krest. 365)$ En nokta son^go ekvidas mi o- o- o/o- o- o$ afable vin salutanta... o- o- oo- o$ (Heine, de Zanoni)$ Per kruc' milita kun ru^ga ruband' o- o- o/o- o- o$ (id. ibidem)$ En tiu sama nokt' la festanoj o- o- o-/oo-o$ la re^gon murdis per siaj manoj o- o- o/o- o- o$ (id. ibidem)$ De monto alta, en fal' senhalta torento kuras, o- o- o/o- o- o$ perlante fluas, liberon ^guas, karesmurmuras... (Mi^halski, Prologo, 61) Tiuj ekzemploj ^sajnas montri, ke ritmo tute komparebla kun tiu, kiun mi propon<->as por la franca deksilabo ne estas tiel stranga por la oreloj de germanoj a^u slavoj. Cetere, ne mi mem iniciatis tiun formon, sed jam kelkaj jaroj anta^u la milito, oni trovas ^gin en la Lingvo Internacia, sub la subskribo de J. Parizot:$ En praarbaro, sur vojoj nekonataj,$ varmigas herbon sunradiaro frua;$ vivege fluas riveroj, tra malglataj$ bord^stonoj, verda sub arka^jar' bambua.$ ^Javaa nigra re^gin', ^casama besto,$ al la malsata idaro, anta^usune,$ revenas, ^car jam en ostoplena nesto$ mia^uas ili, ka^urintaj ^ciuj kune.$ ^Si akira^jon posttrenas, pecon kruran$ de l' bela cervo, ^si kiun nokte ^casis,$ kaj sur floranta muskejo ^gi teruran,$ ankora^u varman postsignon ru^gan lasis....$ Sub la filikoj silente ^si sin ^sovas,$ malaperante muskeca tra ^stiparo;$ aero fajras; nenio plu sin movas;$ arbaron, spacon dormigas vasta klaro. (El Leconte de Lisle)$ Mi citis longan pecon el tiu poemo, por permesi al vi senti ^gian ritmon, pli bone ol per miaj mallertaj versoj. ^Cu vi ne trovas ^gin akceptebla?$ Sed ekzistas alia malfacilo: la skemo, kiun ni elektos por traduki la francan deksilabon, devas anka^u servi por traduki la hispanan kaj italan dekunusilabojn, kiuj estas esence la samaj versoj ol la franca. Nu, se la franca deksilabo ha<->vas nur unu cezuron ^ce la kvara silabo:$ de nos otages/fera trancher les têtes (Rolandkvanto)$ ce toît tranquille/ où marchent des colombes (P. Valéry)$ la itala kaj hispana dekunusilaboj havas indiferente du cezurojn, unu post la kvara (kiel france), kaj alia post la sesa:$ Hispana: 4/7 Venid a mi, yo canto los amores; o- o-/o-ooo-o$ 6/5 Yo soy el trobador/de los festines o- ooo-/ooo- o$ 4/7 Yo ciño el arpa con visostas flores o- o-/o oo- o- o$ 6/5 Guirnalda que recojo en mil jardines. o- ooo-/o o- o- o$ (venu al mi, mi kantas la amorojn;$ mi estas trobador' de la festenoj;$ mi garnas harpon per vidindaj floroj,$ girlando en mil ^gardenoj rikoltataj)$ Itala: 6/5 Nel mezzo del cammin di nostra vita o- ooo- / o- o-o$ 4/7 Mi ritrovai per una selva oscura; oo-/o- o- o-o$ 6/5 Chè la diritta via era smarrita. ooo-o-/o -o o-o$ (en mezo de l'irejo de nia vivo,$ mi retrovi^gis malluma en arbaro,$ pro ke la rekta vojo estis perdita estis).$ Nia skemo devos do prezenti du eblajn cezurojn, unu post 4, alia post 6 silaboj; mi kredas, ke nur la de mi proponaita skemo povas respondi ^ciujn tiujn postulojn:$ o- o- o/o- o- o- o a^u o- o- o- o/o- o-o$ Kiel licencojn, oni povus nur akcepti la komencan amfibra^hon kaj eble la stum<->blon (?). Kion vi pensas pri mia rezonado?$ Pri la dua formo de la franca deksilabo (Couronnée de thym et de marjolaine$ Les Elfes joyeux dansent sur la plaine)$ ^gi ne estas tradukebla en Esp-o. Efektive, ^gi estas la plej rapidflua ritmo el la franca lingvo, havanta nur du akcentojn: oooo-/oooo-/$ La formo, kiun vi proponas, simila al la hispana "verso de arte major", kaj uz<->ita de Zamenhof en la Pre^go sub la verda Standardo, estas nur ^sajne simila al la franca verso: kun ^giaj kvar akcentoj kaj kvar amfibra^hoj, ^gi estas solena, iom monotona, sed impona verso, dum la franca estas plej malpeza, kuranta ritmo. Mi ne vidas rimedon por traduki ^gin esp-e: cetere ^gi estas sufi^ce malmulte grava en nia lingvo.$ Mi esperas, ke miaj klarigoj estos suf^caj por montri mian koncepton pri la franca-esperanta ritmo: mi volus kaj dezirus forte atingi vian aprobon pri miaj proponoj. Viaj rimarkoj pri la samkaraktera pa^so de la verso estas respektataj en tiu skemo (nur jambo kaj unu anapesto), kiun mi defendas por la deksilabo; kaj plie ^gi liveras al ni sufi^can nombron da silaboj, kiu estas tre grava afero, se oni volas traduki konscience, ekzakte, nenion preterlasante pro manko de loko.$ Pri la rimoj, mi estas pli lar^g-orela, se mi povus diri, ol vi: nia lingvo allas<->as nun tre malstriktajn rimojn, e^c nur konsonantajn (détresses - atroces -)! Mi volonte rekonas, ke la rimoj, kiujn vi rekomendas, estas pli perfektaj, sed pro la malri^ceco de Esp-o, mi ne kredas, ke oni povas tute malpermesi aliajn pli... fantaziajn.$ Viaj tradukoj estas vera regalo por spirito kaj oreloj. Nur kelkajn kritiketojn mi havas por fari al vi:$ La Korvo Preska^u miraklo de belsoneco kaj ekzakto. Unu verson mi ne skandas:$ Revojn, kiajn ne riskis revi moretma individu'$ Mi supozas, ke estas tie stumblo, sed ke la verso estas difektita de la presisto.$ Babilo. ^Ce la 12a verso, mi preferus: Ho Belo, dura vipo de l' koroj!$ anstata^u "kruda", jam uzaita en la 9a verso.$ La lastan verson mi skribus:$ xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx$ Cindrigu ^ci resta^jojn lasitajn de la bestoj!$ ^Car "calcine" estas pli forta ol "brule", kaj la "lambeaux" estas la karno mem de l' viro, ne la vestoj.$ Homo kaj Maro. v.5. Kial ne: En sin' de via bildo....?$ v.7. Mi preferus: ampleksas ^gin okule kaj brake. Kore via....$ v 9-12 Kial ne rimi per: diskretaj - sekretaj? La vorto "diskreta" estas tute ^gusta tie ^ci. Kaj tio evitus la ripeton de "sekreta" en tiuj du versoj:$ Vi amba^u estas same mallumaj kaj diskretaj...$ Tiel ^jaluze gardas pri l' bonoj vi sekretaj!$ v. 14; Mi ^san^gus "interluktas" en "al kunbatalas" por eviti la ripeton de Lukti (v. 16).$ v. 16. Por konservi la paralelon de amba^u hemisti^hoj, mi preferus:$ eternaj ho luktantoj, ho senindulgaj fratoj!$ a^u (lasante "interluktas" ^ce 14a v.)$ eternaj batalantoj, ho senindulgaj fratoj!$ La Balkono. v. 1. "Majstrino" ne povas traduki "ma^itresse", kiu signigas "amati<->no" (eksteredzi^ga). Mi ne vidas eblan tradukon. Sed se vi volas konservi la fran<->can radikon, "mastrino" estus pli ^gusta ol "majstrino": la "ma^itresse" estas tio virino, kiu nin posedas (almena^u etimologie). Cetere Karulino estas tro peza, Karino nekutima. La vera traduko estus "amorulino, amoristino". Preska^u neniu lin<->gvo povas ekzakte traduki tiujn amajn francajn vortojn (same kiel "liaison, ê<->tre en bonne fortune, ktp"). Mi ne scias, ^cu oni ne devus provi "metreso"?$ v 4. "... reportas vi en rev'" estus pli ^guste "retrovos vi en rev'"$ v 6. Vi rompis la ^cenon de la ideoj. La sencon de l' teksto estas:$ "tu te rappelleras.....et le charme des soirs (mère des souvenirs etc.), les soirs illuminés... et les soirs au balcon; que etc..! nous avons dit souvent d'impérissables choses, les soirs etc.."$ ^Ce la 3-4aj versoj, vi devis ^san^gi la ordon de la komplementoj:$ La ^carmon de l' hejmfajro, la belon de l' karesoj,$ la ravon de l' vesperoj retrovos vi en rev',$ Patrin' de l' rememoroj, metreso de l' metresoj!)$ Vesperoj milde lumaj pro l' karba ard-ilumin',$ Vesperoj sur balkono en rozvual' vapora;$ Ho! bona via koro! Ho, dol^ca via sin'!$ Ni diris ofte vortojn de senc' eternvalora,$ Vesperojn milde lumajn pro l' karba ardilumin'!$ v 16. La verso "La nuit etc" estas tre malfacila, ^car ^gi estas ironia komparo de granda poezia afero al tute proza reala^jo; mi preferus:$ La nokto plidensi^gis kiele ka^skurteno$ a^u ion similan.$ v. 23 ^car kien (ne "kie") ser^ci viajn langvorajn belojn ri^cajn$ se ne sur dol^ca koro, en kara via sin'?$ v 32. Kial vi ne konservis la pluralon "kiel la sunoj junaj"?$ Invito por voja^go. Mi ne komprenas, kial vi tradukis la sepsilabojn en la strofoj per trijamboj kaj la sepsilabojn en la refreno per kvarjamboj: estas la samaj versoj, sammaniere tradukendaj ^cie.$ Krome, la^u mia ritma sento, la trokeaj versoj pli konvenas por traduki la fran<->cajn kvin-, sep- na^u-silabojm. Mi estus preferinta, in abstracto, la sekvantan skemon: -o -o -$ -o -o -$ -o -o -o -o ktp.$ Sed pro la malkoncizo de Esp-o, oni povus akcepti vian ritmon, a^u e^c alian pli lar^gan: -o -o -o - a^u -oo -o -$ -o -o -o -q -oo -o -$ -o -o -o -o -o -oo -o -o -o$ Tia lar^gigo de la ritmo permesus al vi traduki pli ^guste:$ al malpreciza spir' de l' ambro... ktp.$ La koro de Hjalmar. Bone tradukita. Sed en la 14a verso ku^sas miskompreno:$ et la hâche a fait auter ses clous$ signifas: "la hakilego saltigis, frakasis la najlojn ferajn de mia kiraso"; oni devas do traduki:$ Kiras', kaj ^giajn najlojn saltigis hakileg'.$ v 20. Mi supozas, ke erare vi frapis "al la filin'"; estas stumblo tie ^ci, mi kredas.$ v 23. Kial "vaganto de dezertoj" kaj ne "de erikoj", ^gusta traduko?$ v 24. Kial ne uzi tie ^ci stumblon:$ la fian^cinon ser^cu, kun en bek' mia kor'!$ v 25 Same: ^Sin supre en la turo, de kornik' vizitata,$ v 32 Same, kiel v 20 "filin'" kaj ne "la filin'"$ v 34 "he lupoj", plurale.$ Super dom'. La versoj: "l'urba mu^go; nur melodia / milda mu^geto" ne estas kla<->raj nek tre bone skandeblaj. La teksto signifas, ke la mildan bruon, kiu atingas lian orelon, li rekonas kiel la bruon de la urbo.$ A^utuna kanto. Tre bona, krom: zigzagas. Tiu vorto estas iom tro kruda por tiu ^ge<->ma plendo; cetere ^gi maloportune memorigas nin pri la zigzagoj de ebria homo, kia estis tro ofte Verlaine.$ La folio. v 4. Eraro: vi konfuzas "ch^ecirc;ne" (kverko) kun "chaîne" (^ceno, kateno).$ La juna Tarantanino v3. Erareto: "Elle a vécu, Mirto" estas latinaismo, signifan<->ta "^si ^cesis vivi, ^si estas mortinta" (senco de l' latina perekto).$ Vi nove prilaboris la tutan poemon la^u strikta ritmo: mirinde estas via lerteco sed mi preferas ankora^u la malnovan formon, iom pli malstre^ciatan.$ Fantazio. Bonege tradukita; mi tamen ne facile skandas la unuan verson:$ Estas kanto, kiu min ja pli ravas -o -o -o -o o-o ?$ ^Cu hazarde vi akceptis "miajn" licencojn?$ Latinaj tradukoj. Estas lerte faritaj, kvankam ili ^sajnas iom malpli facilaj kaj fluaj ol la modernaj: mi ne scias kial, eble pro la antikveco de la lingvo, kaj i<->deoj; en "Vides ut alta" mi preferus:$ la arboj pene, kaj la akra frosto$ Frosto' rigidigas riverajn akvojn.$ Malvarmon pelu, lignon ^jetante al$ la fajr' abunde, kaj pli malavare nun$ ver^sadu el Sabina kru^co,$ Ho Taliarkus, kvarjaran vinon!$ v. 14 Fors estas pli "la Sorto" ol "Hazardo".$ v 18 ......Nun la Kampon kaj placojn vi$ deziru kaj la dol^cajn flustrojn$ ^cirka^u la nokto je hor' fiksita,$ nun la petolan ridon el la angul'$ en kiu ka^sas sin l'amatino, kaj$ la ringon forrabitan de la$ brakoj a^u ^sajne rezistaj fingroj.$ Tiujn korektojn mi retrovis el malnova kaj nun perdita traduko, kiun mi provis de tiu odo.$ Al Barine. La unua verso estus pli bona:$ Se pro romp' de ^juro vin puno iam$ trafus, Barinee Por skandi Barine (-o-) kiel vi faras, estas necese skribi: Barine', por ke la ak<->cento sur la lasta silabo regule sekvu la Esp-ajn regulon. Skando kiel Bàrine ne ^sajnas al mi ebla en nia lingvo.$ Mi ne havis tempon por pli detale studi la sekvon: nur dubsencon mi rimarkis en:$ pri la edz' ^jusvirga$ edzinet'$ ^car oni ligas a^utomate ^jusvirga kun edz', iom komika konfuzo. Krome, mi kredas, ke vi preterlasas la 4an strofon de tiu poemo.$ Al Kloe. Mi multe dezirus a^udi vin reciti tiun poemon, por ekscii, ^cu vi aplikas vian teorion, ke nur la gramatikajn akcentojn oni devas prononci! Kiel vi povas doni la impreson de asklepiada verso, se vi legas:$ o o = o o o = o o = o =$ Persekutas mi por rompi sova^ge vin?$ ^Cu tie ne estas necesae iom a^udigi pli fortan akcenton sur Per kaj por?$ - o = o o - = o o = o =$ Mi esperas, ke mi ne lacigas vin per mia longa kaj eble iom teda korespondado. Mi eksciis, per membro de la Lille'a grupo, ke via Revuo aperis, kaj mi iom miras, ke mi ne ricevis unu ekzempleron: mi intencas aboni mintiele kaj abonigi la grupon, ^car mi pensas, ke tia revuo estas nepre necesa. Se vi iam deziros mian kunlabor<->adon, mi povas helpi vin anka^u pri tiu punkto. Sed mi kredas, ke vi havos sufi^ce multajn manuskriptojn, kaj ofte pli bonajn ol la miaj.$ Bonvolu do akcepti miajn plej korajn kaj sincerajn salutojn,$ 13, Place Simon Vollant, Lille (France)$ N.B. ^Cu vi havos, tiun vintron, sufi^ce da tempo por tralegi mian tradukon de la Cido (de Corneille), kiun mi ^jus finis? Se ne, ^cu vi povos trovi ^cirka^u vi iun, ki<->u akceptus tiun laboron? Mi multe dezirus, anta^u ol publikigi ^gin, ke ^gi estu ri<->gardata kaj la^unecese korektata de alilingvano.$ Mi riskas aldoni al mia letero tiun tradukon, kiun mi intencis dedi^ci al via revuo, revivi^ganta, kiel saluto kaj deziro por feli^ca navigado, se mi estus koninta la daton de ^gia unua numero.$ Al K. de Kalocsay$ Por la Vergilia ^Sipo$ Pli helaj viaj astroj for de dan^geroj gvidu,$ ho brilaj Dioskuroj, ho fratoj de Helena,$ latinan la poeton, ke li, ^ce land' helena,$ emergi el lazuro Cikladojn orajn vidu!$ Per longa da^ura spiro tre milde lin alridu$ Japiks', el ^ciuj ventoj de mar' lanelegebla noto de nn plej serena;$ ^Gi per parfuma blovo ^sveligu velon plena,$ kaj ^gis la fremda bordo la ^sipon alrapidu!$ Tra la Arkipelago, ludejo de delfeno,$ konduku la Kantiston Mantuan al haveno,$ Cignidoj! Al li pruntu fratecan vi radion!$ Tiu ^sipeto tenas de mia kor' duonon,$ kiu, sur sankta maro a^udinta Arionon,$ al tero de la Dioj alportas Vergilion!$ J.M. de Hérédia. (El la "Trofeoj")$ tr. G. Waringhien.$